rusto
*rust/o
- Brunruĝa fera oksido, kiu kovras per maldika tavolo feron aŭ ŝtalon, restantan en rustmalseka aero: ŝlosilo uzata ruston ne konas (Z); rusto manĝas la feron kaj zorgo la homon (Z).
- [BOTANIKO] (kn) Plantmalsano, kaŭzata de parazita fungo (rustfungo) el la ordo uredaloj, kaj aperanta kiel makuloj kaj miskoloriĝoj sur folioj, tigoj k.a., ofte surhavantaj flavan, nigran aŭ koloran sporaron de la parazito.
rusta
Kovrita de rusto; rustaj feraĵoj; rusta ŝpato. rusti (ntr)
Esti aŭ aspekti kovrita de rusto; (evi) = rustiĝi 1: la plugilo ne rustas dum la laboro (B); kio restas, rustas. rustaĵo
Io malutila, analoga al rusto: se ŝi ne trovas por si akiranton, ŝi kovriĝas per rustaĵo de eterna doloro (Z). rustiĝi - Kovriĝi de rusto: rustiĝinta anso (Z), tranĉilo (G); rustiĝintaj najloj (Z).
- (f) Detruiĝi, malaperi, kvazaŭ pro rusto: ŝuldo ne rustiĝas (Z); malnova amo ne rustiĝas (Z).
rustimuna, rustorezista
[TEKNIKOJ] Tia, ke ĝi ne povas rusti: rustimuna ŝtalo, tranĉilo. senrustigi
Forigi la ruston for de io. pokalrusto
[BOTANIKO] Ecia stadiformo de rustfungo.
Iel rilatitaj:
arbx
ecidix
ecix
ferx
metalx
tranĉx