inhibi

inhib/i (tr)

Malplifortigi, ĉesigi aŭ malhelpi procezon, funkciadon aŭ kreskon de organo, specifan konduton de individuo ks: [BOTANIKO] apeksa burĝono inhibas la akselajn; [BIOLOGIO] [KEMIO] produkto de reakcio inhibas ties enzimon; [BIOLOGIO] nerva impulso povas inhibi la sekrecion de glando.
  • inhibo
    1. Ago inhibi.
    1. [PSIKOLOGIO] Io en la psiko, kio malhelpas plene funkcii; psika obstaklo al agado: forta ligo al la patrino povas kaŭzi en viro seksan inhibon.
  • inhibanto
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Molekulo, kiu malpliigas aŭ ĉesigas procezon en ĉelo aŭ ĉelaro.
  • malinhibi
    Plifortigi procezon, funkciadon de organo, specifan konduton de individuo ks.
    katalizi.
  • malinhibebla
    [BIOLOGIO] [KEMIO] (pp proteino aŭ alia molekulo) Tia, ke ĝia sintezo estas pliigata de la ĉeesto de ĝia substrato aŭ de alia kemiaĵo.
  • neinhibebla
    [BIOLOGIO] [KEMIO] (pp proteino aŭ alia molekulo) Tia, ke ĝia sintezo ne estas malpliigata de la ĉeesto de ĝia substrato aŭ de alia kemiaĵo.
  • retroinhibo
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Malpliigo de la ago de enzimo en sinteza vojo de anabolaĵo, pro troo de tiu ĉi anabolaĵo, efikanta (ekz. alostere) al la enzimo.

    Iel rilatitaj:

    dormx