diablo

*diabl/o

  1. [KRISTANISMO] (iufoje maj.) Plej alta spirito de malbono, ribelinto kontraŭ Dio k tentanto de homaro: la antikva serpento, kiu estas la Diablo k Satano (N); Jesuo estis kondukita en la dezerton, por esti tentata de la diablo (N); al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu! (Z); ne voku diablon, ĉar li povas aperi (Z); diablo prenu! (Z); al la diablo la suboficiredzinon! (Z) (ne ĝenu min per ŝi!).
    Ibliso.
  1. (en pli modernaj tempoj) ĉiu el la ribelintaj anĝeloj, mokmalica spirito k infera turmentanto (demono 2, sed ofte kun ridinda nuanco): sur la rok' grimacis diabloj kornaj kun grandega skurĝo (Z); dancu diabloj, sed ne en mia arbaro! (Z); ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas (Z); kolera kiel cento da diabloj (Z); al mil diabloj! (Z); ĉe ĉiuj diabloj de la infero! (Z).
  1. (f) Malvirta, tro petolema persono: li estas vera diablo kun la virinoj! (B).
  • diabla
    1. De diablo, havanta ecojn de diablo: la diabla regno; diabla kulto.
    1. Inda je diablo: diabla ruzo, kaptilo, malico; diabla cirklo (situacio, en kiu la solvo de problemo postulas, ke la origina problemo estu jam solvita). SIN. magia rondo.
    1. (f) Grandefekta; eksterordinare frapanta: kia diabla kaptanto de koroj! (Z); veni en kaleŝo, alruliĝi en diabla maniero (Z); kia diabla petolulo!
  • diable
    1. En diabla maniero: diable trompi.
    1. Ekkrio, esprimanta malbonan surprizon aŭ koleran malkontenton: diable! mi forgesis la monujon!
      damne, fek!
  • diablaĵo
    Ago inda je diablo: fari diablaĵojn hejme, sanktaĵojn oficeje.
  • diableco
    Naturo de diablo.
  • diableto
    Malgranda, komika diablo.
  • diablido
    Homo tiel malica, ke oni kredus lin ido de diablo.
  • diablino
    Ina diablo: sep diabloj k unu diablino batu al vi la dentojn! (Z).
    sukubo, furio, megero.

    diablo

    REVO: [diablo]
    Al mil diabloj!.Cedi al tentoj.Demonhavanto. Diabla ruzo, kaptilo, malico.Diablo forportu.Edeno. Ekzorci.Fordoni sian animon al la diablo. Inkubo.Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas. Kurbiĝadi kiel diablo enakvo benita.LA DIA KOMEDIO. La diablo, kiel leono blekanta, ĉirkaŭiras, serĉantekiun forgluti.La perdita paradizo. La tentiĝo de Eva. Per promesoj estas pavimita lainfero. Sukubo.
    religio

    Iel rilatitaj:

    animx damnx demonx fex malicx ordonx religix sorĉx virx