brido

  1. Rimenaranĝo ĉirkaŭ la kapo de rajdo- aŭ tir-besto, por ĝin konduki k gvidi: la kompleta brido konsistas el la kaprimenoj, la mordaĵo k la kondukiloj; lasi al ĉevalo la bridon sur la kolo (ne plu gvidi ĝin).
  1. (f) Haltigilo, bremso: oni devas meti bridon al la reformemo (Z).
  • brideto
    En piano, rimeneto, kiu tiras la martelon malantaŭen post la frapo.
  • bridi (tr)
    1. Surmeti bridon al.
    1. (f) Moderigi, kvietigi, obeigi: eĉ se mi bridus en mia brusto tutan la koleron [...] (Z); bridi sian buŝon (Z).
      bremsi, butonumi, kateni, regi, teni.
  • bridado
    Ago bridi (pf).
  • duonbrido
    Brido sen mordaĵo.
  • malbridi
    1. Demeti la bridon de besto.
    1. [ MEDICINO] Sekci ion, kio malhelpas normalan elfluadon: malbridi absceson.
  • nebridebla
    (f) Tro forta, por esti limigita: nebridebla fantazio.
  • senbrida (Z)
    1. Liberigita el brido.
    1. (f) Senmodera, senlima, tro libera: senbrida kolero, ambicio, fantazio, pasio.
  • senbridigi
    1. Demeti bridon.
    1. (f) Lasi plenan liberecon: la senbridigita popolo faris inter ili grandan (buĉadon) (Z).
  • buŝbridaĵo (Z) = mordaĵo.
  • kolbrido = duonbrido.
    brido

    brido


    Iel rilatitaj:

    MEDICINO barx bremsx butonx fantazix gvidx katenx kondukx kvietx liberx moderx obex rajdx regx rimenx tenix