geografo

geograf/o (7)

Specialisto pri geografio.
  • *geografio
    Scienco pri la aspekto de la diversaj regionoj de la tero: li pensis pri sia leciono de geografio (Z); libro de geografio (Z); la geografio de Eŭropo.
  • geografia
    Rilata al geografio: geografia karto (Z); geografiaj nomoj.
    mapo.
  • biogeografio
    [EKOLOGIO] Scienco pri la disvastiĝo kaj pri la kaŭzoj de la disvastiĝo de la vivuloj.
  • fitogeografio
    [BOTANIKO] Scienco pri la disvastiĝo kaj pri la kaŭzoj de la disvastiĝo de la vegetaĵoj. SIN. plantgeografio.
  • plantgeografio
    Fitogeografio.
  • zoogeografio
    [ZOOLOGIO] Scienco pri la disvastiĝo kaj kaŭzoj de la disvastiĝo de la animaloj.

    geografo


    Iel rilatitaj:

    ebenx esplorx insulx lagx limx mapx montx nivelx nordx okcidentx orientx prahistorix regionx sudx valx