nul

nul (8)

  1. Numeralo, esprimanta la plej malgrandan nombron de la nenegativaj entjeroj: nul estas la kardinala nombro de la malplena aro; la aviadilo ekflugas precize je nul horo kaj kvin minutoj (0 h 05); la nulnivelo, nulpunkto; (fm) Neniu(n): nul respondo!
  1. La cifero 0: tri komo nul ok (3,08).
  • *nulo
    1. Nomo de la numeralo 0: li ricevis du nulojn ĉe la ekzameno.
    1. (f) Io tute senvalora: ĉe manko de (adeptoj) la utilo de la lingvo prezentus nulon (Z); s-ro Schleyer pardonu al mi, se mi [...] faris nulon el tio, kion liaj amikoj nomas lia plej ĉefa merito (Z); ĉiuj nacioj estas [...] rigardataj de li kiel nulo (X); virino estas nulo, se apud ŝi ne staras viro kiel cifero pleniganta (Z).
    1. (f) Homo sen ia kapablo, prestiĝo: sen mono oni estas nulo, kun mono-saĝulo (Z); ŝi havigis al unu honesta homo la saluton de ia altranga nulo (Z); vi devas scii, kiu estas tiu Katz: senvalora nulo (Z); nulo malgrasa de malsato, tremanta de malvarmo (Z).
  • nula
    1. Laŭ la serio de la entjeroj, antaŭ la unua ( [KOMUNUZO] pp. provo, malneto: nula serio de maŝinoj.
      prototipo).
    1. Ne ekzistanta, havanta nenian efektivan valoron: la utileco estos preskaŭ nula (Z).
      negativa, vana.
  • nuli
    [MATEMATIKO] Esti nul.
  • nuleco
    Eco de io nula.
  • nulejo
    [MATEMATIKO] Punkto, en kiu funkcio alprenas la valoron nul.
  • nuligi
    1. Decidi, ke io decidita ne realiĝos: nuligi vojaĝon pro manko de partoprenantoj.
    1. [JURO] Deklari aŭ igi ion nevalida: nuligi kontrakton (B); nuligi la rezultojn de baloto pro kalkuleraro; nuliga cirkonstanco.
      aboli.
  • nuligo
    [JURO] Deklaro, ke io ne validas: nuligo de geedziĝo pro malobservo al unu el ties leĝaj kondiĉoj signifas, ke ĝi estas leĝe rigardata kiel neniam okazinta.
    eksedziĝo.
  • nuliganto
    1. [MATEMATIKO] (pp elemento en ringo) Alia elemento, kies produto kun la donita elemento nulas: la maldekstraj nuligantoj de elemento konsistigas maldekstran idealon.
    1. [MATEMATIKO] (pp funkcio) Funkcionalo, kies valoro estas nul por la funkcio.
  • nuligilo
    Sistemo en kalkulilo, nombrilo ks, kiu ebligas restarigi la nulon.
  • nenuligebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin nuligi: Zeŭso ĵuris per nenuligebla ĵuro.

    nul


    Iel rilatitaj:

    forlasx nivelx