ke

*ke

Subjunkcio, enkondukanta:
  • I- Kompletigajn prop-ojn, kun rolo:
    1. de subjekto: estas al mi tre agrable, ke mi havas la okazon nun saluti vin (Z); ne bone estas, ke la malsanuloj fumas tian fortan tabakon (Z); el la dirita regulo sekvas, ke ni povas [...] (Z);
    1. de apozicio: tiun supozon, ke li estas trompisto, mi tuj pruvos al vi; mi faras al vi donacon, ke el via buŝo eliros floro (Z); la fakto, ke [...] (Z); nur kun tiu diferenco, ke [...] (Z); malgraŭ tio, ke [...] (Z);
    1. de predikato: lia penso estas, ke ni devas akcepti la inviton;
    1. de objekta komplemento: mi sentas, ke la morto baldaŭ min vokos (Z); ili diras, ke ne (Z); la maljuna virino malsaniĝis kaj oni diris, ke danĝere (Z).
  • RIM. 1 Post verboj signifantaj 'diri, kredi, pensi' kaj la analogaj, Z. iafoje sk-as la subjunkcion: vi scias ja, vi ilin al mi donis; kredu, mi dediĉas la tutan mian animon nur al mia reĝo; mi diras al vi, ŝi ricevos enterigon kristanan.
    RIM. 2 Post la subjunkcio 'ke' oni povas trovi ĉiujn modojn de la finitivo laŭ la senco: zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojn (Z); ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus E-on (Z).
  • II- Cirkonstancajn prop-ojn kun rolo de suplemento:
    1. de kaŭzo: mi estas furioza, ke mi staras kiel malpravulo, dum mi estas prava (Z); mi ĝojas, ke vi bone fartas; mi dankas, ke vi venis; kio estas al la popolo ke ĝi ploras? (X).

    RlM. 3 En tiu senco 'ke' estas kutime precizigita per 'tial', 'pro tio', 'pretekste': ĉiuj ŝatis E-on tial, ke ĝi alproksimigas la homajn korojn (Z).
    1. de celo: ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu (Z); trapiku lin, ke li momente falu (Z); kiu mi estas, ke mi iru al Faraono? (X).

    RIM. 4 En tiu senco 'ke' estas ordinare precizigita per 'por': al ĉiuj anoncu, por ke ĉiuj sciu (Z).
    1. de rezulto: la muroj estis ornamitaj per grandaj pentraĵoj, ke estis plezuro ĉion tion vidi (Z); paca silento, ke ne blovas eĉ vento (Z); estis frosto, ke la neĝo kraketadis (Z).

    RIM. 5 En tiu senco 'ke' estas kutime precizigita per 'tiel', 'tiamaniere', 'tia', 'tiom': mi tiel kuris, ke mi ne povas retrovi la spiron.
    1. de kondiĉo: supoze ke estas dioj, tiuj dioj estas bonaj; mi morgaŭ foriros, kondiĉe ke vi min akompanos.
  • RIM. 6 Oni kutime evitas uzi en la sama frazo plurajn 'ke' kun malsama funkcio; sed tio ne estas ĉiam ebla ekz.: la korteganinoj estis tiel okupitaj je la kalkulado de la kisoj, ke li ne ricevu tro multe, sed ankaŭ ne tro malmulte, ke ili tute ne rimarkis la imperiestron (Z).
    RIM. 7 Oni neniam uzu 'ke' en la tempaj cirkonstancaj frazoj (
    kiam, ĝis, dum, ol), nek antaŭ u-formo en ordona aŭ dezira ĉefprop.: Dio volu! (Z); sed, kiam la deziro estas miksita kun timo, oni ja uzas ke: mi laborus senpage [...] , nur ke mi povu ellerni (Z); nun mi iras vojaĝi, diris la flikilo, ke mi nur ne perdiĝu! (Z).
  • ke ...
    Vortojn ĉi tie ne troviĝantajn serĉu sub ĉe... aŭ sub ĥ...

    ke

    PMEG: [ke]

    Esprimoj

    Ĉu tiuj ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn?.
    La vivo estas tro valora, ke oni perdu ĝin en disputaĉoj.
    Mi volas havi la ovon kuirita ( ke la ovo estu kuirita).
    Ni ebriigu nian patron per vino kaj ni kuŝu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron (Gen.9/32).
    Oni postulas ke mi ĉesu fumi.
    Paŭlo asertis al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo.
    Permesu, ke mi prezentu al vi mian amikon X.
    Vidi sur iu, ke li estas kolera.

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    dum
    kiam
    ol
    por
    pretekste
    pro tio
    tia
    tial
    tiamaniere
    tiel
    tiom
    ĝis

    Ankaŭ vidu:

    apozicio, komplemento, predikato, propozicio,

    Iel rilatitaj:

    apozicix dum kiam komplementx manierx ol por predikatx pretekstx pro propozicix tia tial tiel tiom ĝis