kiel

*kiel

  1. Demanda morfemo, signifanta 'en kia maniero? en kia grado? en kiaj cirkonstancoj?': kiel vi kuraĝas? (Z); kiel vi fartas? (Z); nu rakontu: kio kaj kiel? (Z); kiel rapide vi povos lin atingi?
  1. Ekkria morfemo, kun analoga signifo: kiel granda estas lia boneco! (X); kiel feliĉa mi estas, ke mi havas plezuron vidi vin! (Z); ha, kiel agrabla! (Z); kiel interese! (Z); kiel, nur du manĝoj? (Z).
  1. Samsignifa morfemo, enkondukanta dependan demandan aŭ ekkrian subprop-on: ŝi faris tion, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu knabino (Z); ŝi rakontis, kiel nevolonte ŝi edziniĝas kun la talpo (X); oni aŭdas, kiel mi ĝemas, sed neniu min konsolas (X); oni komencis priparoladi: kion kaj kiel fari? (Z).
  1. Subjunkcio, enkondukanta samgradigan komparon, por klarigi, ilustri, kvalifiki:

a) agon: barakti kiel fiŝo ekster la akvo (Z); kiel ponardo en min penetras ĉiu vorto (Z); li komprenas predikon, kiel bovo muzikon (Z); li tremas kiel aŭtuna vento (Z); trakti iun krimulon; li estas punita, kiel li meritas; ili ne restigis tian riĉecon, kiel la homoj asertis (Z); ĉio okazis, kiel mi deziris; ŝi kuris kiel rabia (Z); mi tiel volas manĝi, kiel mi ankoraŭ neniam volis (Z);
b) econ: okuloj bluaj kiel ĉielo; bela kiel anĝelo; la regimentestro estas por siaj soldatoj (sk. zorgema) kiel bona patro (Z); la estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvino (X); ili fariĝos kiel tute ne ekzistintaj (X); mi faros vian idaron kiel polvo de la tero (X); neniam oni vidis tian malfeliĉan sorton, kiel mia (Z);
c) estaĵon: la urbo estas kiel arbaro (Z); li fariĝis kiel ŝtono (Z); tia persono, kiel vi kaj tia viro, kiel li! (Z); tia sama homo, kiel mi (Z); la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj (Z); li meritas havi tiajn filojn, kiel vi estas (Z); li havas tiom same da talento kaj kapablo, kiel mi (Z).
  1. Partikulo, signifanta 'estanta', 'en la funkcio de', 'havanta la identecon de': kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi [...] (Z); donu al mi la eblon morti kiel Kristano (Z); li propagandis kiel unua tiujn ideojn (Z); kiel E-istojn tiu ĉi batalado ne povas vin tuŝi (Z); al vi, kiel al E-istoj, mi volas nun diri (Z); elekti la lingvon francan aŭ anglan, kiel pli vastigitajn en la mondo (Z); li, kiel sekretario, povas facile tion aranĝi; oni petis lin, kiel prezidanton, ke li intervenu.
    estiel.

RIM. 1 ĉar post 'kiel' la verbo estas ofte sk-ata, oni kelkafoje hezitas pri la kazo de la sekvanta substantivo Por forigi ĉiun dubon, oni nur restarigu la sk-atan verbon: mi elektis lin kiel prezidanto (elektas); mi elektis lin kiel prezidanton (oni elektas); mi faros vian idaron kiel polvo de la tero (X) (estas).
  • RIM. 2 Se oni volas akcenti, ke la eco montrita de la komparo estas neefektiva, oni uzu prefere 'kvazaŭ': ni akceptis lin kiel reĝon (ĉar li estas efektive reĝo); ni akceptis lin kvazaŭ reĝon (kvankam li ne estis efektive reĝo)
  • kiel ajn
    Subjunkcio, enkondukanta koncedan subprop-on: ŝi, kiel ajn ne bela ŝi estis, efektive fariĝis tre simpatia (Z); viroj, kiel ajn ridindaj ili ŝajnas, estas homoj tre utilaj (Z); kiel ajn malmulte vi pagos, mi estos kontenta; kiel ajn ĉiu el niaj aŭskultantoj rilatus al tiu aŭ alia formo de L.I. , (neniu) dubus la utilecon mem de tia lingvo (Z); kiel ajn la afero estos, en ĉiu okazo ĝi (la lanterno) devos ja fordisiĝi de (ili) (Z).
  • kiel eble plej
    Adv-a sintagmo, uzata por esprimi la plej altan gradon: vena kiel eble plej rapide (tiel rapide, kiel estos al vi eble); mi deziras ĉapelon kiel eble plej malpezan.
    RIM. 3 En la komenco, Z. uzis 'pli' anst. 'plej': estas bone uzadi la vorton 'je' kiel eble pli malofte
  • kiel... , tiel ankaŭ
    Duopa konjunkcio, signifanta 'ne nur... sed ankaŭ...': ĉio en ĝi, kiel la gesinjoroj, tiel ankaŭ la servistoj, estis feliĉaj (Z); kiel la porkopaŝtiston, tiel ankaŭ la reĝidinon li forpelis (Z); ŝi estas kompetenta kiel en la mastrumado, tiel ankaŭ en la artoj (Z); tiuj provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de tutaj societoj (Z); ili prenis la tutan rabitaĵon, kiel la homojn, tiel ankaŭ la brutojn (X).
  • kiel se...
    1. Subjunkcia sintagmo, esprimanta supozan komparon: kiel se en vinberaro troviĝas mosto, oni diras: ne difektu ĝin (X); ĝi estas tiel, kiel se iu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila (Z); se li diras: mi volas tion fari, ĝi estas tio sama, kiel se iu el ni tion jam faris (Z); la tago de la Eternulo estas malluma [...] tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso (X).
    1. (ark.) = kvazaŭ.
  • kiel longe
    1. Demanda sintagmo, signifanta 'dum kiom da tempo?': kiel longe vi intencas restadi ĉi tie?
      ĝis kiam.
    1. Samsignifa demanda kunmetita subjunkcio: li precize elkalkulis, kiel longe daŭros la laboro.
      dum, tiel longe kiam.
  • kiela
    Adj. pli emfaza, ol kia.
  • kiele
    Adv. pli emfaza, ol kiel: kiele senbriliĝis la oro! (X); kiele dezertiĝis Babelo! (X); kiele disbatita li estas, kiele ili ploregas! (B).
  • kielo
    Maniero: mi konfesas, ke en tiu ago ne la filozofio, sed la kielo de la amo min interesis.
  • malkiel
    Male al, malsame de.

    kiel

    PMEG: [tabelvortoje-el]

    Esprimoj

    Alta kiel cedro.
    Aspekti kiel skeleto.
    Barakti kiel fiŝo ekster akvo.
    Bela kiel anĝelo.
    Certa kiel duoble du var.
    Danci kiel kato ĉirkaŭ la poto.
    Drinki kiel tru, kiel spongo, kiel funelo.
    Egalaj kiel du akvogutoj.
    Li ŝanĝiĝas kiel la vento.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    kiel ajn,kiel eble plej,kiel longe,kiel se...,kiel... tiel,kiela,kiele,kielo,laŭ tio... kiel,malkiel,tiel kiel...,tiel longe... kiel...

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ajna
    demandi
    eco
    en kia grado
    en kia maniero
    en kiaj cirkonstancoj
    estiel
    ilustrado
    klarigo
    komparo
    kvazaŭ
    kvalifikado
    maniero (kielo)

    Ankaŭ vidu:

    aspekti, ekkrio, korelativo, kvalito, morfemo, partikulo,

    Iel rilatitaj:

    -ec ajn aspektx cirkonstancx demandx estiel gradx ilustrx klarx komparx korelativx krix kvalifikx kvalitx kvazaŭ manierx morfemx partikulx