iluzio

iluzi/o (1)

  1. Eraro de sensoj, pro kiu ni aperceptas perceptaĵojn, identigante ilin aliaj, ol ili estas: vidaj, aŭdaj iluzioj; teatrailuzio; li havis la iluzion vidi sian mortintan patrinon; ĉu mi aŭdis kanteton, aŭ ĉu estis iluzio?
    halucino, miraĝo.
  1. Eraro de la menso, pro kiu ni rigardas revojn kiel efektivaĵojn: kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj (Z); la iluzioj ne povis teniĝi longe (Z); longe fari al si iluziojn M. ne povis (Z); perdi siajn iluziojn; en la momento de la morto mem forflugas la iluzio (Z).
    fantazio, fikcio, ĥimero, sonĝo, utopio. [VIDU] sablo.
  • iluzia
    Estanta nur iluzio, kaŭzanta falsan ĝojon: iluzia promeso, projekto, espero.
  • iluzii (tr)
    Kaŭzi iluzion: ne iluziu vin per tro granda espero (Z).
    mistifiki.
  • iluziiĝi
    Sin iluzii.
  • iluziisto
    Amuzisto, kiu lerte trompas la rigardantojn per falsaj ŝajnoj kaj rapide faritaj ĵonglaĵoj.
    ĵonglisto, prestidigitisto.
  • seniluziigi
    Eltiri el iluzio.
    elrevigi, disrevigi. [VIDU] disblovi.
  • seniluziiĝo
    Perdo de ia iluzio: por ke vi ne spertu novan seniluziiĝon (Z).
    elreviĝo.

    iluzix


    Iel rilatitaj:

    artifikx desapontx dezirx