Utopio

Utopi/o

Fantazia lando ('sen loko'), imagita de la angla verkisto Morus (en la samnoma verko, 1518), en kiu ĉio perfektas por ĉies feliĉo.
  • utopio (1)
    Idealo, teorio, projekto, kies realiĝo ankoraŭ ne estas konstatebla: al li estos proponata ia neefektivigebla utopio (Z); (pj: nerealigebla) aferoj, kiujn oni juĝis utopioj, nun fariĝis realaĵoj (P); ĉu efektive ni laboras por ia utopio? (Z).
  • utopia
    Dezirata kaj imagata: la utopia socialismo (kontraste kun la 'reala'); (pj: nerealigebla): tio estas nur utopia sistemo.
  • utopiulo, utopiisto
    Tiu, kiu havas ideojn aŭ faras projektojn, kiujn la reganta ideologio juĝas neefektivigeblaj: mi riskas, ke mi aperos antaŭ vi kiel utopiisto (Z).

    Iel rilatitaj:

    dezirx idealx kastelx