silueto

siluet/o (2)

  1. Aspekto de objekto aŭ persono, vidata kontraŭ la lumo, tiel ke nur la konturoj estas distingataj: la piramidoj estis distingeblaj kiel siluetoj en la klara aero (Z); de ĉi tie oni vidas la pitoreskan silueton de la katedralo.
  1. Desegnaĵo, prezentanta nur la konturojn de persono aŭ profilon de vizaĝo, ordinare tute nigra sur blanka fono: detondi silueton.
  • siluetiĝi
    Prezenti silueton: la turoj grandioze siluetiĝas kontraŭ la ruĝa fono de l' okcidento.

    Iel rilatitaj:

    bildx desegnx