skizi

*skiz/i (tr)


Fari skizon pri: skizi portreton, planon de domo; la scienculoj rapide skizis la historion de la du princinoj (Z); per kelkaj vortoj li skizis la biografion de la artisto.
  • skizo
    1. Unua prova strekado de desegnaĵo, pentraĵo, arkitekturaĵo, montranta nur la ĝeneralan dispozicion kaj la ĉefajn dividaĵojn de la estonta definitiva verko: li faris multajn skizojn de ĉiu persono, antaŭ ol ataki la definitivan pentraĵon.
      krokizo. [VIDU] skizbloko.
    1. Sendetala prova skribaĵo, donanta ĝeneralan indikon de verko, de kiaj ĉefaj partoj kaj esencaj trajtoj: ĵeti sur la paperon skizon de sceno, de poemo; (de tiu nefermita letero) mi donis kompreneble nur skizon (Z); skizo de E-a versfarado; (f) tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de la revoj (Z).
  • skizeco
    Eco de io provita, ne finita, ankoraŭ krude sendetala.

    skizi


    Iel rilatitaj:

    artx desegnx kostumx priskribx