konturo

*kontur/o

Linio, kiu limigas ekstere objekton: la konturo de vazo, de mamo; verda makulo kun klaraj konturoj (B); oni vidis klare la konturojn de ĉiuj montoj; fari konturojn per grifelo (X); la mano aperigis sur la papero delikatajn mallongajn aŭ retuŝitajn konturojn (Z); (f) la esprimiĝo de tio, kio ĝis nun staris antaŭ ŝi en neklaraj konturoj (Z); la scienculoj skizis per supraĵaj konturoj la historion de [...] (Z).
profilo, silueto, streko, trajto
  • konturi (tr)
    Desegni la konturon de: la tranĉe konturita arba muro; en la malproksimo konturiĝis la turpinto de preĝejo.

    konturx


    Iel rilatitaj:

    desegnx tranĉx