trajto

*trajt/o

  1. (ordinare plurale) Linio de la vizaĝo: senfina embaraso montriĝis en ĉiuj liaj trajtoj (Z); la noblaformaj, iom severaj trajtoj de lia vizaĝo (Z); eĉ en la nepo la iam amitaj trajtoj de l' avo jam ilin incitas (Z); ŝia malgrasiĝinta kaj flaviĝinta vizaĝo ricevis trajtojn de suferado (Z); belaj trajtoj (B); oni jam vidis ĉe li la trajtojn de la morto.
    fizionomio.
  1. Eco de karaktero: de sia plej frua aĝo ŝi montris malbonajn trajtojn de karaktero (Z); ĉiuj plej vulgaraj trajtoj de la hebrea gento kuniĝis en la viro ridanta apud mi (B); (f) la ĉefa trajto de la egipta klimato estas la varmego (B); mi rakontos al vi en ĝeneralaj trajtoj la historion de la naskiĝo de la lingvo (Z); skizi la ĉefajn trajtojn de nia politiko.
  1. Ago rimarkinda kiel ekzemplo: admirinda trajto de kuraĝo; amo kaj amikaj tendencoj montriĝis en plej noblaj trajtoj (Z); tio estas escepta trajto de modesteco.
  1. [LINGVOSCIENCO] ĉiu nemarkita eco de lingva elemento, kiu ebligas karakterizi ĝin el vidpunktoj fonologia (/u/ havas i.a. la trajton 'malvasta'), semantika ('amazono' havas i.a. la trajton 'ino'), sintaksa ('legi' havas i.a. la trajton 'transitiva') k.a.

trajto


Iel rilatitaj:

desegnx vizaĝx