ŝablono

ŝablon/o

  1. Modelo el maldika materialo (ligno, metalo, kartono, teksaĵo, papero, plasto), laŭ kiu oni tajlas objekton: ŝablono por la tajlo de vitralpecoj.
    modelfolio.
  1. Modelo, konsistanta el metala aŭ kartona maldika plato, en kiu estas eltranĉitaj literoj, signoj aŭ figuroj, tiamaniere ke, submetinte paperon aŭ platan glatan objekton kaj surŝovante farboplenan penikon aŭ surgutante koloran pulvoron, oni povas rapide kaj multope reprodukti la eltranĉitajn desegnaĵojn.
  1. (f) Banalaĵo, senoriginalaĵo: li forĵetis la romantikajn ŝablonojn; labori laŭ ŝablono (rutine).
    stereotipo, gurdi.
  • ŝablona
    Rilata al ŝablono: ŝablona kopiado: (f) ŝablonaj dirmanieroj, epitetoj.

    ŝablono


    Iel rilatitaj:

    desegnx farbx vestx