profilo

profil/o (1)

  1. Aspekto de vizaĝo flanke rigardata: la dekstra profilo estas preskaŭ ĉiam malsimetria al la maldekstra.
  1. [TEKNIKOJ] Desegno de la vertikala sekco de konstruo, fortikaĵo, aŭtomobilo, maŝino ks, por montri la relativan dikecon de la septoj, la internan dispozicion kc.
  1. [TEKNIKOJ] Formo de la sekco de modluro, relo ks: L-profilo, T-profilo (de relo); kvaronronda, kvaronkava profilo (de modluro).
  1. [GEOGRAFIO] Desegno de la vertikala (laŭlonga, laŭlarĝa) sekco de rivero: laŭlarĝa (transversa), laŭlonga, ekvilibra profilo.
  1. [GEODEZIO] Desegno de la vertikala sekco de topografia surfaco: topografia profilo estas la prepara etapo al geologia sekco.
    sekco.
  • linia profilo
    [FIZIKO] Diagramo de intenso kontraŭ frekvenco en la frekvenca intervalo, kiu respondas al unu spektra linio.
  • profila
    Rilata al profilo: mi sendos mian fotografaĵon profilan kaj sen okulvitroj (Z); se mia amiko estas unuokula, mi rigardas lin profile.
  • profili (tr)
    1. Montri profile: profili turon, aviadilon.
    1. [TEKNIKOJ] Provizi relon, lignopecon, plastan stangon ks per profilo: L-profilita, T-profilita peco; U-profilita, I-profilita relo.
  • profiliĝi
    Montriĝi profile: la kastelo profiliĝis super la aŭtunaj arboj.
  • duonprofile
    [BELARTOJ] Tiel, ke la desegno prezentas iom malpli el la malantaŭo de la kapo kaj iom pli el la vizaĝo mem.
  • limprofilo
    [FERVOJO] Konturo de vertikala kversekco rilate al trakakso, difinanta la maksimumajn dimensiojn por trakveturiloj kaj ties kargoj, respektive la minimuman liberan spacon ĉirkaŭ la trako: limprofilo de libera spaco por kurentodeprenilo; kargolimprofilo.

    Iel rilatitaj:

    almx desegnx