kiu

*kiu

  1. Morfemo, uzata por demandi pri la identeco de aĵo aŭ individuo: kiu lernanto tion faris?; kiun daton ni havas hodiaŭ?; pri kiuj libroj vi parolas?
  1. La sama, kun elipso de la substantivo: el tiuj libroj kiun vi prenos?; la elipso estas sistemece konvencia, kiam la substantivo estas 'homo (j,n)': kiu(j) el ni kapablus tion?; kiu venis?
  1. Morfemo, kun la ĉi-supraj signifoj, enkondukanta dependan demandon: streku, kiujn proponojn vi opinias neakcepteblaj; ĉu vi aŭdis, pri komitatano li parolis?; mi ne scias, kiu frapis.
  1. Rilativo, kies reprezentato estas substantivo aŭ pronomo: kiu vivos, tiu vidos (Z); kun kiu vi festas, tia vi estas (Z); li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj (X); ne estis domo, en kiu ne estus mortinto (X); (kun sk pronomo); plej bone ridas, kiu laste ridas (Z).
  1. Rilativo, determinanto de substantivo: ili alvenis Irlandon, kiu lando estas tre gastama.
    kia.
  • RIM. 1 Kvankam Z. ne ĉiam obeis tiun regulon, tamen estas konsilinde uzi 'kiu ajn' kaj ĝenerale ĉiujn korelativajn vortojn komenciĝantajn per 'k-'; kiam ili estas akompanataj de la insista nedifinita-vorteto 'ajn', nur en dependa prop., kompletiganta la sencon de alia sendependa memstara prop., kaj uzi en la sendependaj memsignifaj prop-oj nur la formojn komenciĝantajn per i- aŭ ĉi-:
    1. kiu ajn venos, ne enlasu!; kiu ajn volas, tiu ankaŭ povas; la spertaj E-istoj skribas per solo preskaŭ simila, al kiu ajn nacio ili apartenas (Z); sur kiun ajn objekton li ĝin metis, ĉiu ricevis parolkapablon (Z); kiujn ajn argumentojn vi prezentos, vi min ne konvinkos;
    1. donu al mi iun ajn libron; mi povos suprengrimpi sen la helpo de iu ajn; li pli sincere funebris, al iu ajn el la parencoj; mi ne permesos tion al iu ajn.

    RIM. 2 'kiu' povas dependi de alia frazero, ol la predikato: li estis rigardata kiel vigla maljuna sinjoro, ĉe kiu servi estas afero nur honora kaj profita (Z).

    kiu

    PMEG: [tabelvortoje-u]

    Esprimoj


    Akceli la laboron, kiu alie povus senfine treniĝi.
    Atentu la vojon, laŭ kiu vi iras.
    Jen vino, kiu havas korpon.
    Kun kiu vi festas, tia vi estas.
    Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
    Patro nia, kiu estas en la ĉielo.

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    ajn
    demandi

    Ankaŭ vidu:

    korelativo, morfemo, pronomo,

    Iel rilatitaj:

    ajn demandx korelativx morfemx pronomx