ŝajni

*ŝajn/i (ntr)

  • I- Ekstere aspekti simile al io alia, tiel ke povas okazi aŭ efektive okazas interkonfuzo aŭ eraro:
    1. (kun subst-a, adj-a aŭ inf-a predikativo) nia lingvo devas ne ŝajni bona, sed esti bona (Z); ofte vojo ŝajnas ĝusta, kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto (X); mi devas ŝajni indiferenta (Z); la arbaro ŝajnas ploranta pri la printempo (Z); nia ideo en ĉi tiu lando ŝajnis tute mortinta (Z); la E-istoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ŝajnas al 'praktikaj' homoj (Z); li ŝajnas homo prudenta kaj honesta (B); tio ŝajnas oro; ĝi ŝajnis esti garnita per mil okuloj (Z); li ŝajnas heziti (K).
    1. (sensubjekte) ŝajnis al mi, ke mi denove kuŝas en la Egipta piramido (Z); ŝajnis, ke tio estas ne tero, sed ora nubo (B); ŝajnas al mi, ke mi la mian patron vidas (Z); subite ŝajnis al li, ke ia mano tuŝetis de poste lian kapon (B);
    1. (abs.) jen, ŝajnas, ili (Z); ŝi aŭskultis k-kiel ŝajnis-komprenis ŝiajn vortojn (Z).
  • II- Esti opiniata, kredata, supozata, kvankam ne certa:
    1. (kun adj-a aŭ subst-a predikativo) nia ĝojo kaj entuziasmo eble ŝajnos al ili naiva kaj infana (Z); terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj (Z); plej stranga ŝajnis al ĝi tio, ke la pilko preferis alian (Z); eble ŝajnos stranga, ke [...] (Z);
    1. (senpredikative) ŝajnas al mi, ke ŝi estas preta al ĉiuj komplezoj (Z); ŝajnas al mi, ke la afero nun iros en ordo (Z); ŝajnas al mi, ke estis inter ili la kronprinco (B);
    1. (abs.) la kreado de taŭga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnas (Z); la maljunulino, ŝajnas, estas pli ol sepdekjara.
  • ŝajno
    Ekstera aspekto, kiu povas erarigi aŭ erarigas pri la realaj ecoj: ŝajno trompas (Z); ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu (Z); la ŝajno ĉiam estis kontraŭ mi (Z); kontraŭ ĉia ŝajno tio estis ja virino; sen plej eta ŝajno de rifuzemo (K); sub ŝajno de pieco li palpas la virinojn.
  • ŝajna
    Erariga pro sia ekstera aspekto, kiu ne estas konforma al la interna kerna esenco; prezentanta nur eksteran supraĵan similecon kun io alia: sed tiu silento estis nur ŝajna (Z); ŝajna potenco, kontraŭeco, malŝato; kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatoj (Z); la ŝajna valoro de miaj tradukoj tiam multe pligrandiĝus (Z); pro la ŝajna (nur ekstera) apartenado al malsamaj religioj (Z); ili renkontis sin ĉi tie kvazaŭ hazarde kaj kun ŝajna kolero atakis unu la alian (Z).
  • ŝajne
    1. Nur en ŝajna maniero, sed ne laŭ la realo: ŝajne sana; malmultaj el vi konas la historion de la unuaj dek jaroj, kiuj konsistis el senfina, ŝajne tute sensukcesa semado (Z).
    1. Verŝajne, kredeble, videble: ŝajne li bone konis la domon; ni analizu nur la ŝajne plej bonan proponon (Z); tiuj fratoj disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn (Z); Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj ŝajne estis kolonoj (N).
  • ŝajnigi
    1. Prezenti (sin) sub mensoga aspekto, por erarigi pri la realeco: li ŝajnigas sin riĉa, havante nenion (Z); malsana li ŝajnigis sin (K); bone, ni ankaŭ ŝajnigu nin malsaĝaj (Z); vi ŝajnigas vin kokete naivaj (Z).
    1. Imiti senton aŭ agon aŭ staton, por trompi pri sia vera humoro aŭ intenco: ŝajnigi amon, indignon (B), koleron (B); ŝi ŝajnigas, ke ŝi ploras (Z); se trovos mi utile ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton (Z); ni ŝajnigu, kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas (Z); ŝiaj sentoj estas pli bonaj, ol kiel ŝi ŝajnigas (Z); pastroj, kiuj ŝajnigante piecon kaj sobrecon, ŝtelas de la oferoj de la altaroj! (B); en miaj vortoj oni vidus nur ian modestecon (veran aŭ ŝajnigitan) (Z); ili fariĝis ĝemoj, parte veraj parte ŝajnigitaj (B).
      simuli.
    1. Trompe imiti iel eksteran aspekton: li ordonis al ili ŝajnigi forkurintojn (B); li nur ŝajnigas la harditon [VIDU] afekti.
  • ŝajnig (ad)o
    Ago de iu, kiu ŝajnigas: ŝajnigado de indiferenteco, de amo.
  • ŝajniga
    Prezentanta ŝajnigon: ŝajniga rideto, ektimo.
  • verŝajna
    Tia, ke ĝi ŝajnas, kaj probable estas, vera: tio estas la plej verŝajna (Z); la vera iafoje estas ne verŝajna.
    kredebla, kredinda, probabla.
  • verŝajne
    Laŭ ĉia probableco: ĉirkaŭ la 10a de Julio mi verŝajne forveturos al B.K. (Z); tio verŝajne estas speco de ĝardena kreskaĵo (Z); mia situacio devigos min konservi plenan neŭtralecon kaj verŝajne silenti (Z); vi verŝajne estas pli saĝa ol mi (Z); verŝajne tial, ke la viroj estas viroj (Z).

    ŝajni


    Esprimoj

    La kreado de taŭga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnas.
    La opinioj ŝajnas kristaliĝi al unueca solvo de la problemo.
    La strukturo kiu nun ŝajnas la pli taŭga estas...
    Laŭ la unua rigardo, tio ŝajnas al mi ĝusta.
    Nia lingvo ne devas ŝajni bona, sed esti bona.
    Ofte tio, kio ŝajnas bona en teorio, ne taŭgas en praktiko.
    Vi ŝajnas almenaŭ tiel juna kiel...
    Ŝajnis al mi, ke mi denove kuŝas en la Egipta piramido.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    verŝajna,verŝajne,ŝajna,ŝajna horizonto,ŝajnakacia robinio,ŝajnakacio,ŝajnangosturo,ŝajnbero,ŝajnbulbo,ŝajndrupo,ŝajne,ŝajnfago,ŝajnfrukto,ŝajni,ŝajnig(ad)o,ŝajniga,ŝajnigi,ŝajnipeko,ŝajnjalapo,ŝajnkruro,ŝajnmembrano,ŝajno,ŝajnpiprujo,ŝajnsenao,ŝajntrufo,ŝajnverticilo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aspekti simile
    imiti
    konfuzi
    kredi
    opinii
    supozi

    kredeble (verŝajne)
    videble

    alta
    bela
    dika
    erariga (ŝajna)
    giganta
    gracia
    gracila
    granda
    grasa
    kredebla (verŝajna)
    kredinda
    malcerta
    mensoga
    nana
    nuda
    probabla
    reala
    simila
    trompa

    Ankaŭ vidu:

    staturo

    Iel rilatitaj:

    aberacix afektx altx artx aspektx belx bravx certx dikx erarx gigantx gracilx gracix grandx grasx homx imitx konfuzi kredx mensogx nanx nudx opinix probablx realx similx staturx supozx trompx verx verŝajnx vidx