ĝusta

*ĝust/a

  1. Precize konforma al regulo, leĝo, destiniteco: ĝusta metodo, procedo (B), esprimo (B), frazo, vorto, traduko; kiu estas verama, tiu diras tion, kio estas ĝusta (X); la vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj (X); li ne tremis kiel pekulo, li sciis, ke li estas ĝusta kredanto (Z); mia koro estas ĝusta laŭ viaj leĝoj (X); li havas la kapon sur la ĝusta loko (Z); oni devas ilin numeri, por ke ili ricevu denove sian ĝustan lokon (Z); la esenco de nia lingvo estas ĝusta (Z).
    justa, ekzakta, prava.
  1. Precize konforma al la cirkonstancoj, al la intencata celo: multe da fiancoj, sed la ĝusta ne venas (Z); ĝusta respondo, pafo; li estas la ĝusta homo por tio; vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento (Z); sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta (Z); ili montris la direkton ĝustan (K); sed kiam venis la ĝusta tago [...] (Z).
    adekvata, deca, taŭga, trafa.
  1. Tia, ke ĝi liveras informojn verajn: ĉu la horloĝo estas ĝusta?; ĝusta pesilo kaj ĝustaj pesiltasoj (X); pezilon plenan kaj ĝustan vi devas havi (X); ĝusta sumo de adicio; ĝusta produto de multipliko; vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj (Z).
  • ĝuste
    1. En maniero ĝusta: por diri pli ĝuste (Z); tre ĝuste! (Z); Dio ĝuste faras, neniam eraras (Z); la ĝuste nomata rimo estas [...] ; por ĝuste vidi kaj juste juĝi (Z); ĝuste funkcii, kalkuli; tri partoj ĝuste egalaj (K).
    1. Tute precize, sen ia dubo, ne proksimume: ĝuste antaŭ du monatoj li mortis; diris ia voĉo ĝuste apud ŝi (Z); ĝuste antaŭ miaj okuloj (Z); la cikatro ĉi tie, ĝuste super la brovo (Z); ĝin oni starigis ĝuste ĉe malfermita fenestro (Z); li mokadis al ni ĝuste en la vizaĝon (Z); li estas ĝuste la sama viro, kiun mi renkontis; ĝuste pro tio mi ne volis respondi.
      koincidi, senpere.
  • ĝustaĵo
    Io ĝusta: fari la ĝustaĵon en ĝusta tempo (Z); se vi volas fari favorkoraĵon kaj ĝustaĵon al mia sinjoro (X); mia buŝo parolos ĝustaĵon (X).
  • ĝusteco
    Eco de tio, kio estas ĝusta: la ĝusteco de vorto, traduko, dirmaniero, titolo; ĝusteco de pafo, de horloĝo; ĝusteco de aritmetika kalkulo.
  • ĝustigi
    1. Fari, ke io estu ĝusta: ĝustigi horloĝon (Z), la kravaton (Z), fotoaparaton, preseraron, misuzitan vorton.
      korekti, munti, enfokusigi.
    1. Fari, ke iu estu ĝusta, revenu al ĝusta penso aŭ ago: ne penu ĝustigi blasfemanton, penu ĝustigi saĝulon (X); la ĝustiganto de la popoloj (X).
      konverti, pravigi.
  • ĝustiga
    Rilata al ĝustigo: ĝustiga mekanismo de regulatoro, ĝustiga ŝraŭbo.
  • ĝustigilo
    Aparato por ĝustigi la movon, funkcion de maŝino.
  • alĝustigi
    Fari, ke io iĝu ĝuste adaptita al io alia: alĝustigi la lagrokusenojn.
  • alĝustigebla
    Tia, ke oni povas ĝin alĝustigi: alĝustigebla ringo, tubo; speciala peco alĝustigebla al la polvosuĉilo.
  • malĝusta
    Ne konforma al la regulo, al sia destiniteco aŭ al la ĝusteco ĝenerale: en la ekzemplon de kalkulado enŝteliĝis malĝusta nombro (Z); gast' en tempo malĝusta (Z); malĝusta lingvistika metodo; malĝusta vojo (X); la horloĝo iras malĝuste.
  • malĝustaĵo
    Io malĝusta: kulpi malĝustaĵon en adicio.
  • malĝusteco
    Eco de io malĝusta: la malĝusteco de tiu epiteto estas okulfrapa.
  • malĝustigi
    Fari, ke io iĝu malĝusta: malĝustigi seruron, akson, mekanismon.
  • reĝustigi
    Igi denove ĝusta.
  • reĝustiĝi
    Reveni al pli prudenta opinio, kredo, ago.

    ĝusta


    Esprimoj

    Alveninta tre ĝustatempe, akurate je la oka.
    Deturni iun de la ĝusta vojo.
    Diveni malĝuste.
    Garantii pri la ĝusteco de la informo.
    Havi la ĝustan horon.
    Kalkuli ĝuste, erare, rondcifere, en la kapo, laŭ (per) la fingroj.
    La agordo de via tria kordo estas malĝusta.
    La infano prezentiĝis malĝuste.
    La portreto ĝuste redonas lian fizionomion.
    Laŭ la unua rigardo, tio ŝajnas al mi ĝusta.
    Letero alveninta ĝustatempe.
    Reguloj de iu lingvo pri ĝusta kunmeto de (vortoj kaj) frazoj .
    Rigardi la aferon de malĝusta vidpunkto.
    Trafi la ĝustan vojon..
    Ĝuste en la momento, dum kiu ni parolas
    Ĝuste jen la tubero
    Ŝi kantis agrable sed ne ĉiam ĝuste

    Kelkaj kunmetaĵoj

    alĝustiga kejlo,alĝustiga stifto,alĝustigebla,alĝustigi,malĝusta,malĝustaĵo,malĝusteco,malĝustigi,reĝustigi,reĝustiĝi,ĝusta,ĝustatempa,ĝustatempe,ĝustaĵo,ĝuste,ĝusteco,ĝustiga,ĝustiga ŝraŭbo,ĝustigi,ĝustigilo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    adapti : ĝustigi, taŭgigi por iu celo, kondiĉo aŭ cirkonstanco
    agordo : pluraj muzik-instrumentoj sonantaj bone kune (kun tonoj bone ĝustigitaj);
    agordi: ĝustigi tonon de unu instrumento al tono de alia instrumento
    akurata : kiu faras aferojn ĝustatempe, en la difinita tempo, je la difinita horo
    kontentiganta
    ekzakta : science ĝusta kaj preciza
    erara
    erari : fari neĝuste; fari malbone (dum oni ne volas fari malbone) gramatiko :
    falsa
    kompreni : havi ĝustan ideon pri la signifo
    konforma : ĝusta laŭ la nomitaj deziroj, postuloj; plenumanta la kondiĉojn; (pri kopio:) sama kiel la originalo
    korekti : ĝustigi; forigi erarojn
    mallojaleco,
    malsincereco,
    malvereco,
    malĝusteco,
    mis- : [ne ĝuste; erare] (misprononci, misaŭdi, miskalkuli, miskompreni, mistraduki, mispaŝi, misgluti,
    prava : diranta tion, kio estas vera, ĝusta
    reformi : doni alian, pli bonan (pli ĝustan, laŭ la reformantoj) formon al io (re/form/i)
    strikta : tre precize alĝustigita; (vesto:) sen spaco inter la vesto kaj la korpo; (regulo:) tre precize observenda, obeenda
    ĝusta : tiel, kiel devas esti; senerara ĝusta, preciza, ekzakta, akurata
    ĝustigi

    Ankaŭ vidu:

    erari. horloĝo. informi. justa. kalkuli. klara. preciza. proksima. tempo. vero.

    Iel rilatitaj:

    adaptx agordx akuratx bonx butonx ekzaktx erarx falsx horlogx horloĝx informx justx kalkulx klarx komprenx kondiĉx konformx kontentx korektx lojalx mis pravx precizx proksimumx proksimx reformx sincerx striktx tempx verx voĉx ĝustx