floko

*flok/o

Peceto, tufeto el maldensa kaj malpeza materio, kiu ŝvebas en aero, malrapide falante: flokoj de lano (B), neĝo (Z), fulgo, vato; (analoge) flokoj de sapo (por delikataj ŝtofoj); avenflokoj, maizflokoj (por kaĉoj).
ero, guto.
  • floka
    Prezentanta formon de flokoj: flokaj nuboj, floka semkrono de la buterfloro (Z).
  • flokigi
    [KEMIO] Precipiti koloidan solvaĵon en formo de flokoj.
  • flokiĝi
    [KEMIO] Floksimile precipitiĝi.
  • flokiĝado
    Koaguliĝo de koloida solvaĵo, en kiu floksimilaj eroj formiĝas kaj sedimentiĝas: reakcio de flokado (uzata en la laboratoria diagnozo de diversaj malsanoj, kiel sifiliso, malario, tuberkulozo, kancero, hepatitoj ktp).
  • avenflokoj
    [KUIRARTO] Avengrajnoj vaporumitaj kaj platpremitaj.
  • sapflokoj
    Sapo sub formo de etaj flokoj, por delikata vestolavado.

    floko


    Iel rilatitaj:

    avenx glacix kuirx legomx neĝx pluvx ŝtofx