pokalo

*pokal/o

  1. Funelforma trinkovazo kun larĝa faŭko: oni akceptis lin amike, oni donis al li plenan pokalon da vino (Z); pokaloj por ĉampano; inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi (Z) ( [VIDU] mano); (f) neniu pokalo de la vivo enhavas ekskluzive vermuton (Z); plenega estis la pokalo de mia feliĉo (B).
  1. Tia vazo, el multekosta metalo, donata kiel trofeo al la venkinto de sporta batalo: la Davisa pokalo (tenis-trofeo).
  • mezurpokalo
    [KUIRARTO] Vazo kun flankaj skaloj por mezuri likvojn, farunon kaj sukeron.
  • sporpokalo = ecio.

    pokalo

    biero. boteleto. fajenca. funelforma glaso. Inter pokalo kaj lipo povas okazi multe. kaliko. konkurso. nektaro. trofeo. vino. vitra.
    glaso. lipo. manĝilaro. sporto. uj.

    Iel rilatitaj:

    -uj glasx lipx ludx manĝx sportx