dio²

di/o²

  1. [RELIGIO] Superhoma estaĵo, kultata de homoj pro siaj supernaturaj povoj super homaro k mondo: la dio de l' ĉielo (Jupitero), de l' maro (Neptuno), de la milito (Marso), de la amo (Amoro), de l' vino (Bakĥo); la dioj de hinduismo; la dio de la Turkoj (Z); falsa dio (Z); neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo (Z); Fenicio, kie la vivĝojo ŝaŭmis en la templo de la dioj (Z); je l' nomo de la dioj!; kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ dio (Z); (f) fari el mono sian dion ( [VIDU] bovido). [VIDU] feo, idolo.
  1. (f) Tre admirata, amata aŭ influanta persono: Napoleono estis lia dio.
  • dia
    1. Rilata al dio aŭ Dio: dia bonfaro, krimo, altaro; la diaj potencoj; la Dia volo plenumigu!
    1. Superega, bonega: havi dian voĉon, dian belecon, dian plezuron.
  • diaĵo
    1. Supernatura estaĵo, de malpli alta rango ol dio: la arbaraj, maraj, subteraj diaĵoj.
    1. (f) Iu adorata, admirata: mia animo ne havas spacon por du diaĵoj (Z) (amatoj).
  • diaro (Z)
    Tuto de la dioj en difinita religio. SIN. panteono 1.
  • dieco
    Eco, esenco de dio aŭ Dio: Cezaro pridubis la diecon de la romaj kultobjektoj; traktato pri la dieco de Jesuo.
  • diigi
    1. Fari iun dio; meti inter la diojn: la antikvuloj diigis la heroojn.
      apoteozo.
    1. Levi super ĉiuj samspecaj; adori, admiregi: li diigis sian patrinon; (f) diigi la venĝon.
  • diino
    1. Ina dio: la diino de l' ĉielo (Junono), de Infero (Prozerpino), de la amo (Venuso), de la saĝo (Minervo), de la ĉaso (Diano); la diino Iŝtar malsupreniris en la inferon.
    1. (f) Virino adorata: ĉu dum la irado al mia domo vi trovis tiun ian novan diinon, kiu tiel vin ravis? (Z); ili estas la diinoj de mia koro k vivo (Z).
  • diina
    Rilata al diino: (f) diina pozo, paŝmaniero.
  • diismo
    [FILOZOFIO] Kredo en la ekzisto de unu dio, ekskluzive de ia ajn revelacio.
    teismo.
  • diisto
    Ano de la natura religio.
    homaranismo.
  • duondio
    Ido de dio k homino, aŭ inverse; diigita homo (ekz. Herkulo).
  • kontraŭdia
    Malpia, sakrilegia.
  • sendia
    Ne kredanta je la ekzisto de dioj aŭ Dio.
  • sendiulo
    Sendia homo.
    ateisto.

  • *Dio
    1. [RELIGIO] Plej supera, perfekta, eterna k ĉiopova estaĵo, adorata kiel kreinto k gvidanto de la universo: mi estas la dio de via patro, la dio de Abraham, la dio de Isaak k la dio de Jakob (Z); la Filo de dio (N) (Jesuo); dio la Patro, la Filo k la Sankta Spirito ( [KRISTANISMO] la Triunuo); mi atestas, ke estas nenia dio krom Alaho, k Mahometo estas lia profeto; kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj, ni ĉiuj de di' estas filoj (Z); forte sidas, kiu dion fidas (Z); dio donis, dio prenis (Z); sengardeman dio gardas (Z); vivi kiel ĉe la brusto de dio (Z); dio volu, ke [...] ! (Z); dio min gardu! (Z); la beno de dio estu sur ĝi! (Z); savu nin dio! (Z); dank' al dio! (Z); ho dio! kion vi faras? (Z); per, pro, kun dio! (Z); dio mia! (Z).
      Alaho, Javeo, Ahura-Mazdo. [VIDU] difavoro, dipatrino.
    1. [FILOZOFIO] Principo de ekzistado, unueco k komprenebleco de la universo; laŭ Aristotelo, la unua kaŭzo k la senmova movanto-demiurgo.
    1. [MATERIISMO] Estaĵo elpensita de la homa imago, por klarigi al si la ekziston de la mondo.
      ateismo, teogonio, teologio. [VIDU] diablo, providenco, sankta.

    dio
    Al dio plaĉu, sed sur la diablon ne kraĉu. Fari el mono sian dion. La paganaj dioj. Mi atestas, ke estas neniu alia dio krom Alaho, kaj Mohamedo estas la profeto de Alaho (kredkonfeso de la islamanoj).
    Allah. apoteozo. bono. ĉiama. ĉiopovo. diismo, ateismo. eterna. jehovo, Javeo.. la dia providenco. la Eternulo. la Kreinto. la Plejaltulo. milito. Nia Sinjoro Jesuo Kristo.. pardonema, indulgema, indulga.. perfekta. Sankta Dio. senfina. sublima. suverena. teodiceo. teologio. teozofio. vero.
    religio.

    Iel rilatitaj:

    Adonisx Afroditx Agnix Ahurx Akvilonx Alahx Amaterasx Amfitritx Amonx Anubx Apolonx Arix Artemisx Asklepix Astartx Aŝtarot Aŝurx Baalx Bakĥx Baldurx Borex Brahmax Ceres Cibelx Demeter adorx aedx agnostikx altarx ambrozix anarkix animx apoteozx ataraksix ateismx ateistx avatarx benx blasfemx bodisatvx dajmonx deismx demiurgx demonx ekzistx fex genix herox konfesx kredx pix preĝx religix sinjorx templx ĉielx