pia

*pi/a

Sincere kaj ame respektoplena al Dio kaj religiaj aferoj: pia kredantino fermis siajn okulojn (Z); (analoge) kun pia intenco; iri pian vojon (X); al la ombroj de ĉiuj mortintaj E-istoj la kongreso esprimas sian respekton kaj pian saluton (Z); (ironie) piaj (senefikaj) deziroj (Z).
diotima.
  • pie
    En pia maniero: pie vivi (Z), pie morti; la piece gajaj vizaĝoj (Z).
  • pi (ec)o
    Eco de homo pia: nek pio por Dio, nek kapablo por diablo (Z); malvera pieco ( [VIDU] hipokrito, Tartufo); peli la piecon ĝis bigoteco.
  • piaĵo
    Pia ago.
  • piiĝi
    Iĝi pia: se ezoko piiĝis, gobio ne dormu (Z).
    konvertiĝi.
  • piulo
    Homo pia: eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj (Z); la Sinjoro scias savi el tento la piulojn (X).
  • malpia
    Malrespektanta Dion kaj la religiajn aferojn: malpia blasfemanto; malpia lango (X).
  • malpi (ec)o
    Eco de homo malpia: en la buŝo Biblio, en la koro malpio (Z).
  • malpiulo
    Homo malpia: de malpiuloj eliras malpiaĵo (X); tiam li malpiulo mortos pro sia malpieco (X).

    pia

    Esprimoj:

    Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj
    En buŝo Biblio, en koro malpio
    Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    malpi(ec)o, malpia, malpiulo, pi(ec)o, piaĵo, pie, piiĝi, piulo

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto:

    Vive, sincere kaj ame respektoplena al Dio kaj religiaĵoj
    diotima
    konvertiĝi (piiĝi)
    bigota
    kredema
    hipokrita
    mistika

    Rilatitaj vortoj:

    profanado

    Eble rilatitaj:

    asketx, blasfemx, preĝx,