ĉarlatano

*ĉarlatan/o

  1. (ark.) Migranta foiristo, kiu vendis ĉion-kuracantajn rimedojn, elŝiris dentojn publike, k pretendis, ke li posedas mirigajn sekretojn de sanigado.
  1. Trompisto trouzanta la publikan kredemon, brue serĉanta la popularecon: ĉarlatana propagando de plej moderna lingvoprojekto. [VIDU] ĉarlatanreklamo.
  • ĉarlatani (ntr)
    Agi, paroladi ĉarlatane.
  • ĉarlatanaĵo
    Trompo, falsa aserto de ĉarlatano.
  • ĉarlatanismo
    Metodo de ĉarlatana agado.

    Iel rilatitaj:

    foirx kredx trompx