-ing

*-ing/


I- Sufikso signanta objekton, en kiu alia objekto aŭ membro estas enigita kaj fiksita, ordinare per sia ekstremaĵo: bastoneto, en kiu oni fiksas plumon por skribi, estas plumingo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo (Z); kandelingo (Z); fingringo (Z); piedingo (Z); ŝraŭbingo; (analoge) flamingo (Z); pendingo (Z).
inguj/.
  • II- Samsignifa memstare uzata morfemo:
  • ingo
    Objekto, kiu servas por surkovri, ŝirmi alian objekton, enigitan en ĝi: ingo de krajono, de glavo; li fandis kvar ringojn en la kvar anguloj, ke ili estu ingoj por la stangoj (X); ingo de elektra lampo, de jako; [ANATOMIO] mjelina ingo (Vd mjelo).
  • ingi (tr)
    1. Enmeti en ingon: ingi glavon, konektilon, ampolon, tubeton en korkon.
    1. [KOMPUTIKO] Enmeti strukturon de komputila programo en samspecan strukturon: ingita iteracio, proceduro; ingadnivelo.
  • ingiĝi
    Iĝi ingita: ingiĝintaj folioj de bananujo.
  • elingigi = malingi.
  • eningigi = ingi.
  • malingi
    Eligi el (ĝia) ingo.

    -ing

     PMEG: [ing]

    cigaringo. enigi. fingringo. kandelingo. sur kovri. ŝirmi. uj.

    Iel rilatitaj:

    -uj kovrx ŝirmx