surfaco

surfac/o (8)

  1. [MATEMATIKO] Bildo de parto de ebeno per glata bildigo: disvolvebla surfaco (tia, ke oni povas ĝin bildigi sur ebenon konservante ĉiujn distancojn en ĝi). [VIDU] areo, surfacamplekso.
  1. La ekstera parto de objekto, korpo ks: la surfaco de muro, de tegmento, de paperfolio.
  • surfaca
    Rilata al surfaco: surfaca efiko (de substanco, kies surfaco ludas specialan rolon en kemia reago); surfaca tensio (kaŭzanta, ke guto ne disfalas).
  • surfacaĵo
    Io, aparte rigardata el la vidpunkto de la surfaco: porta surfacaĵo de aviadilo.
  • Fermi-surfaco
    [FIZIKO] La divido inter okupitaj kaj neokupitaj elektronniveloj en la bendostrukturo de metalo aŭ duonkonduktanto.
  • hejtosurfaco
    Tiu surfaco de kaldrona parieto, trans kiu la varmo estas transdonata.
  • rulsurfaco
    Tiu surfaco de rado, kiu tuŝas relon, aŭ de pneŭmatiko, kiu tuŝas la vojon dum veturado.

    surfaco


    Iel rilatitaj:

    arex ebenx etendx