teraso
*teras/o
- Alta ebena teramaso, subtenata per masonaĵo kaj aranĝita en ĝardeno por ĝuigi belvidon aŭ faciligi promenadon: antaŭ la kastelo etendiĝas vasta teraso.
altano, balkono, belvedero.
- Ebena areo apud konstruaĵo (trinkejo, restoracio k.a.), kie eblas sidi por manĝi kaj trinki.
- Ebena tegmento kun balustrado: li fumis cigaredon sur la nefermita teraso (Z).
- [GEOGRAFIO] Ebena larĝa benko, interrompanta deklivon.
- [HERALDIKO] Figuro en formo de horizontala mallarĝa strio en la malsupra parto de blazonŝildo.
terase
Formante serion da terasoj: terase kulturata montodeklivo; terase aranĝita parko.
Iel rilatitaj:
altanx
balkonx
balustradx
belvederx
domx
ebenx
tegmentx
valx
ĝardenx