pufo

puf/o (3)

  1. Plenblovita aŭ plenŝtopita elasta saketo, cilindro ks, uzata por seĝoj, fenestraj kontraŭventiloj ks: pufego; (f) pufpugo, pufvango.
  1. Ronda mola elstaraĵo el ia materialo en vesto, hararo ks.
  1. [BIOLOGIO] ŝvelinta parto de kromosomo, ĉe genloko aktive sintezanta specifan produktaĵon (RNA).
  • pufa
    Prezentanta tiajn ŝvelojn: pufa jupo, maniko de bluzo; pufaj virinaj vestoj (Z); (f) pufaj vangoj.
  • pufi (evi) = pufigi: larĝe pufita robo (Z).
  • pufigi
    Fari ion pufa: pufigitaj terpomoj.
  • pufiĝi
    Plivastiĝi laŭ ĉiuj dimensioj: la pasto devas malrapide pufiĝi; pufiĝinta vundo; (f) la konflikto ĉiutage pufiĝas.
    ŝveli.

    pufo


    Iel rilatitaj:

    benjetx blovx jupx pantalonx seĝx terpomx