orgeno
*orgen/o
[MUZIKO] Granda muzika blovinstrumento, kun tuboj, klavaroj kaj pedalaro, uzata precipe en preĝejoj: laŭdado de Dio pli edife leviĝas el varma homa brusto, ol el malvarmaj fajfiloj de orgeno (Z); kineja orgeno. orgenejo
Loko, kie estas starigita orgeno. orgenisto
Artisto, kiu ludas orgenon. Stalinorgeno
[ARMEOJ] Fuzeĵetilo kun multaj tuboj, uzata de la Sovetia armeo dum la dua mondmilito.
orgenx
Bildvortaro
144-01 -53 : Preĝeja orgeno; tuborgeno
144-01 -5 : orgenfasado
144-01 -3 : fasada tubaro
144-01 : ĉefsekcio; ĉefpozitivo; ĉefa suborgeno
144-02 : supra sekcio; supra pozitivo; supra suborgeno
144-03 : pedalsekcio; pedalpozitivo
144-04 : pedaltuba turo
144-05 : dorsa sekcio; dorspozitivo; dorsa suborgeno
144-06 -16 : meĥanika traktilaro
144-06 : registra tirbutono
144-07 : registroŝablono
144-08 : klavo
144-09 : tirlato
144-10 : ludvalvo
144-11 : ventkanalo
144-12 -14 : ventokesto
144-12 : ventkamero
144-13 : ventkamera kanalo
144-14 : tuboplanka kanalo
144-15 : tuboplanko
144-16 : tubo de registro
144-17 -35 : tubaro; fajfilaro
144-17 -22 : metala anĉotubo
144-17 : tubopiedo
144-18 : tubogorĝo
144-19 : anĉo; langeto
144-20 : plumba bloko
144-21 : agordodrato
144-22 : tubokorpo
144-23 -30 : metala malfermita liptubo, salikofluto
144-23 : tubopiedo
144-24 : kernfendo
144-25 : buŝo
144-26 : malsupra lipo
144-27 : supra lipo
144-28 : kerno
144-29 : tubokorpo
144-30 : agordfendo kun metala langeto
144-31 -33 : malfermita ligna liptubo, principalo*
144-31 : lipoplato
144-32 : barbo
144-33 : agordfendo kun glitpeco
144-34 : fermita liptubo
144-35 : metala ĉapo
144-36 -52 : ludotablo de elektra orgeno
144-36 : notopupitro
144-37 : indikilo de kresĉenda rulo
144-38 : voltmetro
144-39 : klaveto
144-40 : butono por libera kombinado
144-41 : nuligiloj por anĉoj, kupliloj ktp.
144-42 : klavaro por dorspozitivo
144-43 : klavaro por ĉefpozitivo
144-44 : klavaro por supra pozitivo
144-45 : klavaro por ŝvelpozitivo
144-46 : puŝbutonoj kaj kombinbutonoj por mana registrado
144-47 : ŝaltiloj por vento kaj elektro
144-48 : piedaj kupliloj
144-49 : kresĉendorulo; rulŝveligilo
144-50 : ŝveliga pedalo
144-51 : malsupra pedalo
144-52 : supra pedalo
144-53 : kablo
Iel rilatitaj:
blovx
preĝx