(tr)

  1. Varbi por politika, sociala, religia ks celo, ekscitante la sentojn: agiti la popolamason kontraŭ la reĝo; (abs) tio farus la impreson, kvazaŭ mi kaŝite agitas kontraŭ tiu aŭ alia partio (Z).
    propagandi, polemiki.
  1. Naski en animo sinsekvajn sentojn, kiuj ĝin mal kvietigas: ŝia spirito estis agitata de mallumaj antaŭsentoj. [VIDU] mal trankviligi, skui.
  1. [kemio] Skui likvon, ne movante la ujon.

  • magneta agitilo
    Malgranda cilindra magneto, kovrita de plasto (teflono) k rapide turnata per ekstera motoro kun magneto; uzata por agiti likvojn.
  • agitadi
    Agiti kutime aŭ longatempe: ĉiu E-isto havos la plenan eblon frutempe agitadi (Z).
  • agitado
    Agado de tiu, kiu agitas: li komencis vastan sisteman agitadon per publikaj paroladoj (Z); ili penas renversi tion, kion kreis la kongresoj, k per flanka agitado krei ion novan (Z); sub la influo de antaŭkongresa agitado (Z).
    kampanjo.
  • agitiĝo
    [medicino] Malsaneca ekscitiĝo de la sensoj aŭ sentoj.
  • agitilo
    [kemio] Stangeto, ĝenerale vitra, por agiti aŭ kirli likvon.

  • Iel rilatitaj:

    ekscitx kirlx kvietx polemikx politikx propagandx religix skux socialx stangx trankvilx turnx