kamero

*kamer/o

  1. Senfenestra, nehejtebla ĉambreto, uzata kiel tenejo, kaŝejo ktp: ili flugis tra riĉaj salonoj kaj mizeraj kameroj (Z).
    alkovo, kabineto.
  1. [SCIENCOJ] Parto de aparato, maŝino kc aŭ de organo de vivulo, prezentanta fermitan spacon: [TEKNIKOJ] senluma kamero (Z) (en fotografilo); kamero de revolvero; kompasa kamero; [FIZIKO] joniga kamero; ekspansia kamero (de reakcimotoro); [ANATOMIO] antaŭa, malantaŭa kamero de okulo; [BOTANIKO] kameroj de ovario, de antero.
    ĉambro, kesto, skatolo.
  1. = kamerao.
  • substoma kamero
    Vd stomo.
  • kameristo
    1. [HISTORIO] Nobelo, oficisto komisiita pri la sekretaj aŭ financaj aferoj de suvereno.
      ĉambelano, kamerlingo.
    1. (evi) = kameraisto.
  • bobelkamero
    [FIZIKO] Speco de nebulkamero. SIN. bobelĉambro.
  • gaskamero
    Hermetika kamero, en kiu oni produktas venenajn gasojn, aŭ por provi la efikon de gasmasko, aŭ por gasmortigi bestojn aŭ homojn.
  • joniga kamero
    [FIZIKO] Aparato, uzata por mezuri la intenson de altenergiaj radioj, profitante de ilia joniga efiko al gaso.
  • nebulkamero
    [FIZIKO] Instrumento por observi kaj foti la trajektoriojn de elementaj partikloj.
  • seskamera
    Havanta ses kavojn, en ĉiu el kiuj sidas kartoĉo (pp revolvero).
  • plumbokamero
    [TEKNIKOJ] [KEMIO] Kamero kun plumbaj muroj, uzata por la fabrikado de sulfata acido.

    kamero


    Iel rilatitaj:

    Aŭŝvicx domx korpx radx salonx skatolx ĉambrx ĉelx