degeneri

*degener/i (ntr)

  1. Perdi la originajn kvalitojn de sia specio: okazas, ke tro nutrataj vegetaĵoj degeneras; degenerinta ĉashundo; liaj degenerintaj instinktoj ĝuis tiajn vidaĵojn (B); malsatego degenerigas la homojn.
  1. Perdi valoron, ricevi pli malbonan formon: libereco ne devas degeneri en malordon; lingvo degenerinta en ĵargonon.
    dekadenci, putri, defali, malaltiĝi.
  • degenera
    [FIZIKO] Degeneraj kvantumstatoj (statoj de la sama sistemo, havantaj la saman energion).
  • degener (ad)o
    1. Stato de tiu, kiu degeneras: la degenerado de la Roma imperio ebligis la barbarajn invadojn.
    1. [MEDICINO] Malsanema ŝanĝiĝo en histo: grasa degenerado de koro.
  • degeneraĵo
    Io degenerinta: tiam tiu ĉi degeneraĵo ne estos plu via filo (Z).

    Iel rilatitaj:

    bastardx dekadencx malsanx perdx putrx