artifiko

Lerta aŭ ruza agmaniero aŭ procedo, per kiu oni celas imponi, iluzii aŭ trompi: ni devas agi rekte k malkaŝe, por tio estas necese, ke ni ne faru iajn novajn artifikojn, kiuj povus lin timigi (Z); la artifikoj de advokato, de amanto (Z); pensu serĉi en via kapo ian novan artifikon, por eltiriĝi el ĉi tiu afero! (Z); mi avertas ĉiujn niajn kunbatalantojn kontraŭ tiuj artifikoj, per kiuj oni penas delogi ilin de la ĝusta vojo (Z); kian efikon devis havi tia eksterordinare lerta artifiko! (Z); ni, sprituloj ĉiam povas per anguletoj k per artifikoj al rekta celo veni (Z); ĉian artifikon, ĉian ruzaĵon, ĉian subfosadon ni devas severe eviti (Z).
intrigo, elturniĝo.
  • artifika
    Lerte aŭ ruze kombinita por trompi: artifika konsekvenco (Z), konduto, procedo.
    insida.
  • artifiki (tr)
  • Fari ion per artifiko; ruze elpensi.
  • Doni malsimplan, afektan formon al (penso, frazo ks).
  • artifikeco
    Eco de iu, io artifika: la plej granda artifikeco konsistis en tio, ke, tenante la fingron en la vaporo, oni povis flarsenti [...] (Z).
  • artifikulo
    Iu artifika: ili estis nur pupoj en la manoj de lertaj artifikuloj (Z).
  • senartifika
    Sincera, malkaŝema.
  • senartifikulo
    Homo senartifika: 'La Senartifikulo' de Voltero, tradukita de Lanti.
    sen·arta.

    Iel rilatitaj:

    advokatx afektx artx iluzix imponx insidx intrigx kondutx lertx procedx ruzx sincerx trompx