ŝpini

*ŝpin/i (tr)

  1. Tiri fibrojn el fibramaso kaj kuntordi ilin en fadenon: ŝpini lanon, kanabon; pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas: ili ne laboras, nek ŝpinas (N); (analoge) la kato ŝpinas (Z) (ronronas).
  1. [ZOOLOGIO] Sekrecii viskozan fadenon: estas iu raŭpo, kiu ŝpinas la silkon; ŝpini sian kokonon; grandaj araneoj devis ŝpini de unu arbo al alia pendantajn pontojn (Z).
  1. (f) Zorge elpensi: ŝpini planojn en sia kapo (B); ŝia buŝo ŝpinis la longajn fadenojn de fantaziaj rakontoj al la oreleto (de ŝia filino) (Z).
    plekti, teksi.
  • ŝpinado
    Ago de iu, kiu ŝpinas: mana, maŝina ŝpinado.
    ŝpinmastro, ŝpinrado.
  • ŝpinaĵo
    1. La reto, ŝpinita de insekto: mi aŭdis, kiel li flustris al araneo en ĝia ŝpinaĵo (Z); se via ŝpinaĵo disŝiriĝas, vi komencas denove (Z).
    1. = ŝpinfasko.
  • ŝpinejo
    Fabriko, kie oni maŝine ŝpinadas: kotona ŝpinejo.
  • ŝpiniĝi
    Iĝi ŝpinita: (f) el tiuj vortoj ŝpiniĝis longa vico da oraj revoj (Z).
  • ŝpinilo
    1. Dupinta ligna peco, ĉirkaŭ kiu ŝpinistino volvas la ĵus faritan fadenon: la servistinoj turnas la ŝpinilon (Z).
    1. = spindelo.
  • ŝpinilforma
    Havanta la formon de garnita ŝpinilo, kun ŝvelaĵo ĉe la mezo: [BOTANIKO] la ŝpinilforma tigo de la cepo.
  • ŝpinistino
    Virino, kiu ŝpinas; (f) unu el la Parcoj.
  • ŝpinitaĵo
    Produkto de ŝpinmaŝino, preta por esti teksita: eksporti ŝpinitaĵon.
  • ŝpinbastono
    Bastono, el kies finoj unu estas provizita per ŝpinfasko, kies fibrojn oni iom post iom tiras, por fadenigi ilin per tordado. SIN. konuklo.
  • ŝpinfasko
    Amaso de fibroj, traborita de ŝpinbastono.
  • ŝpinmaŝino
    Granda maŝino, kun spindeloj, por industrie ŝpini lanon, kotonon, linon ks.

    ŝpini

    Bildvortaro

    318 : ŝpinejo


    318-01 -25 : lanŝpinejo
    318-01 -15 : kardlana ŝpinejo
    318-01 : klasado laŭ fibrokvalitoj
    318-02 : malpakado
    318-03 : flokoj
    318-04 : lavado
    318-05 : sekigo per varma aero
    318-06 : ŝirlozigo, malkompaktigo kaj purigo de fibroflokoj
    318-07 : miksado de diversaj fibrospecoj kaj fibrokoloroj
    318-08 : regrasigo
    318-09 : malkompaktigo de fibromaterialo
    318-10 : partigo
    318-11 : kardado
    318-12 : bendigo de kardvualo
    318-13 : antaŭfadenigo
    318-14 : sinkontraŭe pendolaj bendoj de la densiga stacio
    318-15 : finŝpinado
    318-16 -21 : lankombejo
    318-16 : lano
    318-17 : etendado
    318-18 : fibrobendo
    318-19 : kombado (elkombado de tro mallongaj fibroj)
    318-20 : elkombaĵoj
    318-21 : etendado kaj kunpremado en komblanon
    318-22 -25 : komblana ŝpinejo
    318-22 : etendado de komblano
    318-23 : antaŭŝpinado en antaŭŝpina maŝino
    318-24 : antaŭfadeno
    318-25 : finŝpinado
    318-26 -48 : Kotonŝpinejo de trirula metodo
    318-26 : deponejo de kotonpakoj
    318-27 : malpaka maŝino
    318-28 : malkompaktiga maŝino
    318-29 : flokoj
    318-30 : frappuriga maŝino
    318-31 : volvaĵo
    318-32 : kardmaŝino
    318-33 : kotonvato
    318-34 : etendmaŝino
    318-35 : fibrobendo
    318-36 : kombomaŝino
    318-37 : antaŭŝpina maŝino
    318-38 : antaŭfadeno
    318-39 : ringoŝpina maŝino
    318-40 : etendstacio kun tri rulparoj (kun rivoluoj n 1 , n 2 , n 3 )
    318-41 : enigaj etendruloj
    318-42 : rimenaj etendruloj
    318-43 : etendrimeno
    318-44 : eligaj etendruloj
    318-45 : ŝpinringo
    318-46 : volvoringo
    318-47 : bobeno
    318-48 : spindelo

    Iel rilatitaj:

    Bruĝx alveolinx bobenx katx kombx vestx ŝtofx