kardo

*kard/o

[BOTANIKO] Plantoj el la tipo de karduo, t.e. pikilhavaj (i.a. kun pikilhavaj kapituloj), el la asteracoj (ekz. artiŝoko, centaŭreo, cirsio, ekinopso, karlino, onopordo, silibo) kaj dipsakacoj (dipsako): tiam anstataŭ tritiko kresku por mi kardo! Z. [VIDU] kardlano.
  • benita kardo
    Kniko ²
  • Maria kardo
    Maria silibo.
  • kardi (tr)
    1. Pretigi por ŝpinado tekseblan materialon (lanon, kotonon ks) paraleligante la fibrojn per kardo, kvazaŭ per kombilo.
    1. Fari la saman pretigon per specialaj metalaj kardiloj en kardomaŝino.
    1. Per simila manipulo, purigi kaj elastigi la lanon de matraco.
      kombi.
  • kardilo
    Ilo de teksfarado, por kombi lanon.
  • kardomaŝino
    Maŝino kun la sama uzo kiel kardilo.
  • azenkardo
    Onopordo.
  • feltokardo, fulkardo
    Fuldipsako.
  • stelkardo
    Pikilhava sp. de centaŭreo (Centaurea calcitrapa).
    karduo. [VIDU] kardono.

    kardo


    Iel rilatitaj:

    arbx azenx cirsix kombx