filigrano

filigran/o (Z)

  1. Delikata aĵura teksaĵo el oraj aŭ arĝentaj fadenoj: korbo el ora filigrano; (f) la lunaj radioj brilis tra la filigrano (reto) de la branĉaro (B); la filigranoj (aĵuraj skulptaĵoj) de la preĝeja turo.
  1. [TEKNIKOJ] Travidebla desegno, marko en papero: filigrano de bankbileto. SIN. akvomarko.
  • filigrani (tr)
    Filigrane prilabori, formi filigranon: kadro filigranita laŭ maŭra stilo.

    Iel rilatitaj:

    artx biletx