aŭtoro

  • Verkinto: aŭtoro de artikolo (Z), de dramo (Z), de desegno (Z), de skulptaĵo (Z), de simfonio.
  • Homo, pro kiu io ekzistas: aŭtoro de malkovro, invento; li estas mem la aŭtoro de sia malfeliĉo.
    iniciatoro.
  • aŭtora
    Rilata al aŭtoro: la aŭtora fiero, respondeco.
  • aŭtori (tr)
    Esti aŭtoro, verki.
  • aŭtoreco
    La fakto, ke iu estas aŭtoro de io: mi ne citis la aŭtorecon de tiuj frazoj, ĉar ili pravigas sin mem; rajto de aŭtoreco (Z).
  • aŭtorino
    Verkintino: la aŭtorino de 'Marta'.
  • kunaŭtoro
    Unu el la aŭtoroj de komune kreita invento, malkovro, verko: la kunaŭtoroj de komedio, de vortaro.

    Honorarioj de aŭtoro de libro. Jurisprudenco pri aŭtora proprieto. La aŭtoro de la artikolo. La aŭtoro de skulptaĵo, de desegno. Li estas la aŭtoro de sia malfeliĉo. Rajto de aŭtoreco. Rezigni la aŭtorrajton. Spindelo de aŭtorado.
    disĉiplo. esprimi. fikcio. filistro. genio. ĝenro. imiti. inspiri. krei. kritiki. majstro. originala. pastiĉo. plagiato. priskribi. recenzi. skolo. stilo. talento. temo. trakti.
    artikolo . diskuti . gazeto . libro . vero .

    Iel rilatitaj:

    Andersen Ariostx artikolx bibliografx diskutx editorx eldonx esprimx farx fikcix gazetx genix iniciatorx inspirx krex librx majstrx pastiĉx pezix plagiatx poetx poezix proprx prozx rajtx skribx skulptx stilx subskribx talentx teatrx temx verkx verx