sie3e2s hundo

hundo

*hund/o

[ZOOLOGIO] Mamulo (Canis lupus familiaris) el la subordo de rabobestoj, g. kaniso, tre inteligenta kaj fidela, kaj tial uzata kiel dombesto, ĉefe por gardado kaj ĉe ĉasado; multaj rasoj: libera, ĉenita (Z) hundo; ellasi la hundojn; hundo bojas, jelpas, hojlas, hurlas; hundo gardanta du pordojn restos malsata (oni ne povas servi du mastrojn samtempe); bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno (oni rajtas kritiki eĉ tiujn, kiuj opinias sin nekritikendaj); oni lin konas kiel makulharan hundon (Z) ( [VIDU] lupo); hundo bonrasa estas bona por ĉaso (Z) (oni havas la kvalitojn aŭ la mankojn de siaj parencoj aŭ avoj); mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj (Z) (malpaculon ĉiu batas); bojanta hundo ne mordas (Z) (kiu multe minacas, ne estas la plej danĝera); ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan (Z) (same); por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia (Z) (oni ĉiam trovas pretekston por malutili malamaton).
  • hunda
    Rilata al hundo: hunda raso; hunda fideleco; (f) hunda vivo (Z) (mizera).
  • hundaĉo
    Malbela hundo.
  • hundaĵo
    [KUIRARTO] Preparita hundoviando por manĝi.
  • hundaro
    La tuto de hundoj, tenata en unu loko aŭ por unu celo: doma hundaro (Z); hundaro de cervoĉasisto.
  • hundejo
    ĉirkaŭfermita loko, stalo, en kiu oni tenas hundojn: (f) dando el la reĝa hundejo (Z).
  • hundeto
    Malgranda hundo.
  • hundido
    Juna hundo.
  • hundino
    Ino de hundo.
  • hundujo
    Dometo, en kiu oni tenas gardohundon dumtage.
  • virhundo
    Virseksa hundo.
  • ĉashundo
    Hundo, dresita por ĉaso.
  • ĉenhundo (Z)
    Hundo, dresita por gardi ekstere domon.
  • danhundo
    Granda hundo kun nigraj makuloj.
  • fajrohundo
    Feraj stangoj, prezentantaj ordinare kapojn de hundo aŭ aliaj bestoj ĉe la ekstremaĵo, kaj servantaj por teni la ŝtipojn amase en fajrujo.
  • halthundo
    ĉashundo, dresita por halti, tuj kiam ĝi elflaras ĉasotaĵon.
  • korthundo (Z)
    Gardohundo, tenata en domkorto.
  • leporhundo
    Raso de grandaj, rapidkuraj, gracie maldikaj hundoj kapablaj kapti leporojn: lepordanhundo angla (SIN. grejhundo), rusa (SIN. barzojo), araba (SIN. slugio). SIN. levrelo.
  • luphundo
    Hundo, pli-malpli aspektanta kiel lupo kaj dresita speciale por gardado aŭ policaj taskoj.
  • marhundo
    1. Vulgara nomo de foko.
    1. (f) Hardita maljuna ŝipano.
  • melhundo
    Vertago.
  • sanghundo
    Halthundo kun mallongaj haroj.
  • ŝafhundo
    Hundo, dresita por gardi ŝafojn.
  • spurhundo
    1. Granda ĉashundo, per kiu ĉashelpanto eltrovas la vojon de ĉasotaĵo.
    1. (f) Detektivo.
  • terhundo
    Speco de dogo, dresita por ĉasi la bestojn, kiuj loĝas sub tero.
  • vulpohundo
    ĉashundo, dresita por la vulpoĉaso.
  • Hundo
    [ASTRONOMIO] Kn de du konstelacioj:
  • Granda Hundo
    Aŭstrala konstelacio (Canis major), entenanta Siriuson: antaŭ 2500 j, la leviĝo de Granda Hundo ĵus antaŭ tiu de Suno, indikis aperon de la plej varmaj tagoj; hundaj tagoj (tre varmaj).
  • Malgranda Hundo
    Boreala konstelacio (Canis minor), entenanta Procionon.

    hundo


    Esprimoj

    Al hundo ja "licas" rigardi episkopon.
    Azilo por perditaj hundoj.
    Bojanta hundo ne mordas (ne timu bojantan hundon).
    Bojas hundido, ĉar tiel faras hundo.
    Elpeli iun kiel favan hundon.
    Hunda raso, vivo (mizera).
    Hundo bojas, homo vojas.
    Hundoj terure hurlis, kvazaŭ morton antaŭflaris.
    La lastan el la amaso la hundo atakas.
    Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    hundo ( hundo (konstelacio), , , , , , , , , , , , , , , , , , , , ,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    afganhundo
    barzojo
    teriero
    boksero
    buldogo
    buldogteriero
    danhundo

    dogo
    germana dogo
    germana
    germana
    grejhundo ( levrelo, vertrago)
    grifono
    inuita hundo
    kaniso
    labradora hundo
    leporhundo
    levrelo
    luphundo
    mopso

    pekin
    ( spuro)
    pomerihundo
    pudelo
    spurhundo
    ratgrifono
    San-Bernarda hundo
    setero (angla
    skolopa spanielo
    skota teriero
    slugio
    spanielo
    spurhundo
    vertago (
    vertrago
    vulpteriero

    ŝpico ( pomerihundo)

    fidela
    inteligenta
    inuita
    libera
    miksrasa
    polusa
    ĉenita

    dresi
    gardi
    ĉasi

    besto
    dombesto
    fiŝo
    foko
    lupo
    mamulo
    muzelo
    rabobesto
    raso
    teruro
    vosto

    hundo

    Bildvortaro

    223 : Hundoj
    223-01 -11 : util- kaj akompanhundoj
    223-01 -8 : buldogo
    223-02 : pendorelo
    223-03 : buŝo
    223-04 : muzelo
    223-05 : antaŭa kruro
    223-06 : antaŭa piedo
    223-07 : malantaŭa kruro
    223-08 : malantaŭa piedo
    223-09 : snaŭcero
    223-10 : pudelo; etstatura: nana pudelo
    223-11 : ĉaŭĉaŭo
    223-12 -22 : labor- kaj uzohundoj
    223-12 : Novlanda hundo
    223-13 -16 : boksero
    223-14 : postkolo
    223-15 : stucita vosto
    223-16 : kolringo
    223-17 : eskima hundo, sledhundo
    223-18 : San-Bernarda hundo
    223-19 : germana dogo
    223-20 : germana ŝafhundo, lupohundo
    223-21 : pendlipoj
    223-22 : dobermano
    223-23 -26 : spurhundoj
    223-23 : skolopa spanielo
    223-24 : Irlanda setero (angla haltohundo)
    223-25 : pojntero
    223-26 : germana haltohundo
    223-27 -29 : ĉashundoj
    223-27 : mallongfela melhundo (vertago)
    223-28 : afgana leporhundo, afganhundo
    223-29 : grejhundo, angla leporhundo
    223-30 -31 : terhundoj, terieroj
    223-30 : Kimra teriero
    223-31 : Skota teriero
    223-32 -34 : nanhundoj
    223-32 : ĉivavo
    223-33 : mopso
    223-34 : Pekina hundo
    223-35 -36 : batalhundoj
    223-35 : buldogteriero
    223-36 : Neapola mastifo
    223-37 -40 : garnituro por hundoj
    223-37 : hundobroso
    223-38 : hundokombilo
    223-39 : hundorimeno
    223-40 : buŝumo
    223-41 : manĝujo
    223-42 : osto

    Iel rilatitaj:

    Cerberx Labradorx Pekinx Pomerix San-Bernardx afganx arbx barzojx bestx biglx bojx bokserx buldogx cinodontx cinoglosx cinozurx danx dobermanx dogx domx dresx fidelx fiŝx fokx gardx germanx grejhundx grifonx hojlx hurlx inteligentx inuitx jelpx kanisx konstelacix kortx leporx levrelx liberx lupx mamulx mamx mastifx miksx mopsx mordx muzelx pojnterx polusx pordx procionx pudelx rabx rasx san-bernardx seterx siriusx skolopx skotx slugix snaŭcerx spanielx spurx terierx terurx vertagx vertragx vostx vulpx ĉasx ĉaŭĉaŭx ĉenx ĉivavx ŝafx ŝipx ŝpicx