ŝtato

*ŝtat/o

  1. [MATERIISMO] Tuto de la trud- kaj pun-fortoj kaj sociorganoj, kiuj certigas al la ekonomie superanta klaso regadon super la aliaj: la komunistaj partioj teorie celis la malaperon de la ŝtato, sed praktike ĝin senlime plifortigis.
  1. [KOMUNUZO] Politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio, kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon: estas eterna konflikto inter la rajtoj de la ŝtato kaj tiuj de la individuo; la kvereloj inter la ŝtato kaj la eklezio; liberalisma, totalisma, socialema ŝtato.
    demokratio, diktaturo, monarkio, respubliko.

RlM. ŝtato (politika formo kaj ties organoj) ne inkluzivas la konceptojn 'teritorio', 'loĝantaro', 'ekonomio' kc. Por aludi ĝenerale ĉion, kio koncernas suverenan landon, oni, laŭ la Z-a modelo, uzu la terminon regno.
  • 3 [POLITIKO] Konstituanta parto de iuj federaciaj regnoj, kiaj ekz. Aŭstralio, Brazilo, Hindio, Meksiko k.a.: Unuiĝintaj ŝtatoj de Nord-Ameriko (Usono) (
    lando 5).
    1. (evi) Iu teritorio sub komuna reganto (
      regno): [HISTORIO] la ŝtato(j) de la Eklezio aŭ Pontifika(j) ŝtato(j) (la Italiaj teritorioj sub regado de la papo, 756-1870).
  • ŝtatoj (evi) = Statoj.
  • ŝtata
    1. Apartenanta al la ŝtato, administrata de ĝi: ŝtataj entreprenoj, fervojoj; ŝtata religio; la ŝtataj financoj; ŝtata banko; la ŝtataj aferoj (B); ŝtataj ekzamenoj.
    1. Koncernanta la ŝtaton, rilata al la ŝtato: ŝtataj sekretoj (B); fari al Herhor proceson pri ŝtata perfido (B); la ŝtata racio; ŝtata perfortaĵo (ŝtatrenverso).
  • ŝtatano (evi)
    Regnano, civitano.
  • ŝtataneco
    Leĝa aparteneco al iu ŝtato.
    civitaneco, nacieco.
  • ŝtatestro
    Regnestro.
  • ŝtatigi
    Fari, ke io apartenu al la ŝtato aŭ estu administrata de ĝi: ŝtatigi la fontojn de energio, minojn, elektrofabrikojn ks; ŝtatigita ekonomio.
  • ŝtatismo
    Politika sistemo, en kiu la ŝtato senpere intervenas en la ekonomion de la lando.
  • ŝtatisto
    Homo sperta en la regado de la ŝtataj aferoj.
    politikisto.
  • interŝtata
    Koncernanta la rilatojn inter ŝtatoj.
  • malŝtatigi (tr)
    Fari, ke io ne plu apartenu al la ŝtato aŭ ne plu estu administrata de ĝi: la konservativa brita registaro malŝtatigis la ŝtalindustrion; la malŝtatigo de la Eklezio estas signo de progreso.
  • senŝtatulo
    Homo, kiun la ŝtato senigis je ŝtataneco, kaj kiu ne povis akiri alian de alia ŝtato.
  • bufroŝtato = bufroregno.

    ŝtato


    Esprimoj

    Abunde venis la protestoj.
    Adaptiĝi al la situacio.
    Amasiĝas la obstakloj.
    Ambasadoro akreditita apud la papo.
    Apliki severajn rimedojn al ekonomia kriza situacio.
    Ataki la registaron.
    Debuti en tre malalta posteno.
    Disrabi la ŝtatajn financojn.
    Distordita prezento de la faktoj.
    Ekvilibro de la buĝeto.
    Estro de respubliko.
    Fermi strute la okulojn antaŭ la faktoj.
    Intrigi por ricevi postenon.
    Intrigoj, kiuj ruinigis la aŭtoritaton de la ĉefministro.
    Konkuri kun iu pri vakanta ofico.
    Konscio pri sia senkapableco.
    La ambasadorejo havas rajton de eksterteritorieco.
    La danĝereco de la politika situacio.
    La demisio de la ministraro estas probabla.
    La grandaj korpoj de la ŝtato.
    La kabineto demisiis.
    La leĝodona, ekzekutiva, jurisdikcia povoj.
    La opozicia ĉefo.
    La politika horizonto nebuliĝas.
    La politika situacio ne estas brila.
    La statistiko liveras pri tio elokventan ateston.
    La venkinta partio balais la opozicion.
    La ĉiferoj, la faktoj parolas per si mem.
    La ŝtata akuzisto : per pruvobjekto intencas pruvi la kulpecon de la akuzito.
    Mandato de deputito.
    Misuzo de la oficiala potenco.
    Ne ekzistas fumo sen fajro.
    Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
    Okupi gravan, eminentan postenon.
    Parlamento (kunvoki, forsendi, eksigi).
    Peti aŭdiencon ĉe la Prezidento.
    Piedleki al superuloj.
    Plena renverso de la situacio.
    Plenumi la kurantajn aferojn.
    Politikaj manovroj.
    Rajtoj kaj devoj fiksitaj en la konstitucio.
    Rampi antaŭ potenculoj.
    Reprezentata reĝimo.
    Ricevi sian nomumiĝon al la funkcio.
    Sapei "ies, aŭtoritatecon.
    Senaŭtoritata registaro.
    Sendi, revoki ambasadoron.
    Senŝtatigo de la religio.
    Sistemno de majoritata, de proporcia reprezentado.
    Situacio sen eliro.
    Sociala ŝtata asekuro.
    Submeti konstitucion al referendumo.
    Teni la regstangojn de la tuta ŝtato.
    Tio ne decas al lia ofico.
    Tiu devaluto estigis veran asfiksion de la ekonomio.
    Troviĝi vidalvide antaŭ la realo.
    Unuĉambra, duĉambra parlamento.
    Ŝtata deprunto amortizita en 20 jaroj

    Kelkaj kunmetaĵoj

    bufroŝtato,interŝtata,jurŝtato,malŝtatigi,membroŝtato,senŝtatulo,ŝtata,ŝtata racio,ŝtataneco,ŝtatano,ŝtateklezio,ŝtatestro,ŝtatigi,ŝtatismo,ŝtatisto,ŝtatkapitalismo,ŝtato,ŝtatoj,ŝtatpage,ŝtatperfido,ŝtatrenverso,ŝtatŝuldo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    konservativa
    liberalisma
    nekoruptebla
    socialema
    totalisma

    administri
    fraŭdi
    korupti
    voĉdoni, rifuzi buĝeton

    akra krizo
    akreditivo (= kreditletero)
    ambasado
    ambasadorejo
    bufroregno (bufroŝtato)
    civitano
    deficita, plusa buĝeto
    demokratio
    deputito : de ekstrema maldekstro
    diktaturo
    ekzekutivo
    eŭropa unio
    federacio
    flago
    himno
    konstitucio
    konsulo
    la altrangaj ŝtatoficistoj
    landlimo
    leĝo
    limo
    monarkio
    nacieco
    nuncio
    oficisto
    parlamentano
    parlamentejo
    pasporto
    patrioto
    patrujo
    politikisto
    politiko
    prezidentejo
    prezidento
    prospera ŝtato
    regnano
    regno
    respubliko
    standardo
    teritorio
    vizo
    ŝtata monopolo
    ŝtatismo

    Ankaŭ vidu:

    diktaturo. elekti. leĝo.. libera. paco. politiko. religio.

    Iel rilatitaj:

    Alabamx Alaskx Andrapradeŝx Arizonx Arkansasx Aŭstralix Bahix Dakotx administracix aferx agax aliancx anglikanx burokratx buĝetx diktaturx ekzistx elektx federacix flagx francx funkcix germanx internacix landx leĝx liberx ministrx oficialx pacx pagx politikx rangx registarx regnx regx religix respublikx reĝimx reĝx situacix starx statx venkx