diafana
diafan/a (2)
[MEDICINO] Trairebla per lumradioj, sed ne travidebla: diafana muslino, porcelano; tra la diafana blankeco de ŝia vizaĝo montriĝis flavaj strioj; floroj staris en brilantaj, diafanaj vazoj (Z); paperaj lanternoj radiis kiel diafanaj tulipoj; diafanaj manetoj. diafaneco
Eco de io diafana. diafanoskopio
[MEDICINO] Procedo por esplori iujn korpopartojn (sinusoj, testikoj, sklerotoj ks), diafanigante ilin per translumigado. maldiafana
Ne tralasanta la lumradiojn: maldiafana ekrano, ŝtofo; la maldiafaneco de la profundaj akvomasoj. [VIDU] opaka.
diafanx
Iel rilatitaj:
adularix
densx
nebulx