falto

falt/o (Z)

  1. [MEDICINO] Haŭtsulketo ĉe la frunto, vizaĝo aŭ interno de la manoj, ordinare kaŭzita de la aĝo: ŝi havas eĉ ne unu falton; la karno subokule pendis falte.
  1. [GEOLOGIO] Rezulto de deformiĝo de tereno, en kiu la tavoloj kliniĝas en du malsamaj direktoj, aŭ diverĝaj (kazo de antiklinalo) aŭ konverĝaj (kazo de sinklinalo): stara, oblikva, kuŝa, kunfaŭlta falto.
    surpuŝego, puŝtegaĵo.
  • falti (tr)
    Provizi per faltoj: maljuneco faltis ŝian gracian vizaĝon; regiono faltita de terciaraj termovoj; faltiĝinta frunto (Z).
    kuntiri.
  • faltaro
    Grupo da faltoj en unu loko: tempia faltaro.
  • faltiĝo
    [GEOLOGIO] Estiĝo de falto (j): faltiĝo de sedimentoj.
    montariĝo.
  • senfaltigi
    Operacie restreĉi la haŭton de la vizaĝo, por forigi la faltojn kaj doni pli junan aspekton.

    falto

    Bildvortaro


    13-14 : faltmontaro
    13-15 : orta falto
    13-16 : oblikva falto
    13-17 : klina falto
    13-18 : kuŝanta falto
    13-19 : antiklinalo (la konveksa parto de simpla geologia falto)
    13-20 : akso de antiklinalo
    13-21 : sinklinalo (la konkava parto de simpla geologia falto)
    13-22 : akso de sinklinalo
    13-23 : rompŝovita faltmontaro

    Iel rilatitaj:

    antiklinalx faltx geologix haŭtx korpx montx sedimentx sinklinalx sulkx vizaĝx