alpo (Z)

[ geografio] Alta monto, kun paŝtejoj sur la flankoj: kabano sur alpo; konduki la bovinojn somere sur la alpon; alpobastono.

  • transalpa
    [historio] Troviĝanta sur la alia flanko de Alpoj, el vidpunkto de Romanoj.
  • Alpoj (Z)
    Nomo de la plej granda Eŭropa montaro, kiu iras de Mediteraneo ĝis Aŭstrio: la francaj, svisaj, dinaraj Alpoj; (analoge) la Aŭstraliaj Alpoj.
  • alpa
    Rilata al alpoj: alpa faltiĝo, valo; [geologio] alpa montariĝo; la alpa rozo (rododendro).
  • alpismo
    sporto de la surgrimpado de altaj montoj.
  • alpisto
    Mont· grimpisto.
  • cisalpa
    [historio] Troviĝanta sur la Italia flanko de Alpoj.


  • Iel rilatitaj:

    Aostx Mediteranex aŭstrx geografix grimpx italx montx