arniko

[botaniko] G. (Arnica el asteracoj) de plurjaraj herboj kun elbazaj folioj en rozeto, la aliaj ofte kontraŭe duopaj, k kun grandaj radiaj kapituloj, kies akenoj unuope portas hartufon; 32 sp-oj, N-hemisferaj, pluraj pororname kultivataj.
  • monta arniko
    Sp. de arniko (A. montana) el Eŭropaj montaroj, 30-60 cm alta, kun oblonge lancetformaj folioj k flave oranĝaj floroj, el kiuj oni ekstraktas arnikaĵon.
  • arnikaĵo
    [farmacio] Alkohola ekstrakto el floroj aŭ radikoj de la monta arniko k de A. fulgens, uzata por kuraci kontuzaĵojn.
    arniko


    Iel rilatitaj:

    florx legomx montx