komplemento
komplement/o (2)
- [LINGVOSCIENCO] ĝenerala nomo por ĉiuj sintaksaj funkcioj en prop. , kaj por frazelementoj kun tiaj funkcioj, rilate al la predikato: oni povas konsideri, ke ankaŭ la subjekto estas komplemento.
- Kompletigaĵo.
suplemento.
- [BIOLOGIO] Aro de almenaŭ 20 proteinoj de la sanga plasmo, kiu post aktiviĝo, plifortigas imunajn reagojn.
- [MATEMATIKO] (pp aro) La aro de ĉiuj studataj elementoj, kiuj ne apartenas al alia, donita aro.
- [MATEMATIKO] (pp angulo) Angulo, kiu, adiciite al la donita angulo, donas orton.
- [KOMPUTIKO] Nombro, kiu, adiciite al donita nombro, donas aŭ nul en ĉiu ciferpozicio (ĝisbaza komplemento) aŭ la maksimuman ciferon en ĉiu pozicio (laŭcifera komplemento): komplemento ĝis du (duuma ĝisbaza komplemento); komplemento ĝis unu (duuma laŭcifera komplemento); komplementa prezento de negativa nombro.
akcesora komplemento
[LINGVOSCIENCO] komplemento rilatanta ne al la predikato, sed nur al frazelemento: la epiteto kaj la suplementoj estas akcesoraj komplementoj. cirkonstanca komplemento
Adjekto. nerekta komplemento
Kunigita kun sia determinato per prepozicio objekta komplemento
Objekto. rekta komplemento
Komplemento kunigita kun sia determinato sen prepozicio komplementa - Kompletiga.
- [LINGVOSCIENCO] Rilata al komplemento.
komplementaj
[MATEMATIKO] (pp anguloj) Tiaj, ke ilia sumo egalas al orto.
komplementx
Iel rilatitaj:
-n
adjektx
aleksinx
ke
kun