obstrukco

*obstrukc/o

  1. ĝeno, kaŭzata de amaso da objektoj, kiuj malhelpas cirkuladon, trairadon tra vojo, kanalo ks: granda obstrukco sur strato; obstrukco de tubo, de kloako, de la intesto. SIN. ŝtopiĝo.
  1. Intenca malhelpado al parlamenta laboro, farata per ĉiuj leĝaj rimedoj.
  • obstrukci (tr)
    Fari obstrukcon
    1. : la veturiloj obstrukcis la avenuon;
    1. : la opoziciantaro provis obstrukci la balotadon de la leĝo.
  • malobstrukci
    Forigi la obstrukcon: per sistema deviado malobstrukci la centrajn stratojn de la urbo.

    obstrukco


    Iel rilatitaj:

    barx stratx