bariero
- Movebla barilo, instalita transverse de vojo: bariero de vilaĝa korto, de traknivela pasejo; bariergardisto.
- Simila aparato, ĉe la pordego de urboj, aŭ ĉe la limo de lando, faciliganta la postuladon k pagadon de akcizo aŭ doganimpostoj.
- Ligna balustrado aŭ duon·vando, kiu en tribunalo apartigas la juĝistojn (en kelkaj landoj ankaŭ la advokatojn aŭ la juĝotojn) disde la publiko.
Iel rilatitaj:
balustradx
barx
vandx