plago

plag/o (4)

  1. [BIBLIO] Tutlanda longedaŭra katastrofo, kies kaŭzon oni atribuis al Dio, por ke tiu ĉi aspektu la plejpotenca kaj punanta pekajn homojn: ĉian malsanon kaj ĉian plagon la Eternulo venigos sur vin (X); la dek plagoj de Egiptujo; (f) plagon al li! (formulo de malbeno).
  1. Granda longedaŭra katastrofo: la maŝino povas esti liberigilo aŭ plago por la homaro; (f) la manio de reformoj estis vera plago por nia lingvo.
  • plagi (tr)
    1. Puni per plago: vian popolon ne plagu (Z); ni opiniis lin plagita, frapita de Dio (X).
    1. Ruinigi, detrui per plago: pesto plagis la urbon Delfoj (K).


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    asekurx