kompensi

kompens/i (tr) (1)

  1. Kontraŭpezi nedeziratajn efikojn (de forto, movo, influo ktp) por atingi ekvilibron: ŝanĝi la kapuson de ŝipo por kompensi drivadon; sterki kampon por kompensi malriĉecon de la grundo; ŝi pensis, ke forte la intereso de la enhavo kompensas la mallertecon de la stilo (B); ŝi pensis, ke forte streĉita febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn de senlaboreco (Z).
  1. Havigi al iu monsumon aŭ alian avantaĝon, destinitan anstataŭi aŭ kontraŭpezi suferitan perdon aŭ damaĝon: la asekura kompanio kompensas la perdojn kaŭzitajn de la brulo (B); kompensi aldonajn laborhorojn per liberaj tagoj.
  1. [FIZIKO] Ekvilibrigi efikon per alia efiko, ĝenerale kontraŭa.
  • kompenso
    Tio, kio estas donita por kompensi: la kompenso atingis mil frankojn (B); (f) kion li ricevis kiel kompenson pro tio, kion li suferis en malliberejo? (Z). [VIDU] kompensodevo, kompensometodo.
  • kompensa
    Rilata al kompenso, prezentanta kompenson: kompensa monsumo.
  • kompense
    1. En kompenso: li forliberigu tiun kompense pro la okulo difektita (X).
    1. (f) Kvazaŭ por kompenso: oni ne povis eliri, kompense estis varme en la loĝejoj (Z); se mi ne trovas tie kelkajn, kompense montriĝas aliaj novaj (Z); sed kompense la lastaj paĝoj estas tradukitaj bonege (Z).
  • kompensilo
    [FIZIKO] Aparato, kiu funkcias per la kompensa metodo, ekz. ĉe la mezurado de elektra tensio.
  • retrokompensigi
    [KOMERCO] Postuli de iu pagon de sumo egala al tiu, kiun oni mem devis pagi al alia persono.
  • fadkompensilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Aranĝaĵo en radioricevilo, kiu aŭtomate kompensas la fadon. SIN. regulilo de sonintenso.
  • fazokompensilo
    [ELEKTRO] Sinkrona aŭ malsinkrona generatoro, servanta por provizi aŭ sorbi neagan povumon.

    kompensx


    Iel rilatitaj:

    asekurx devx donx ekspluatx elektrx horloĝx venĝx