reciproka

*reciprok/a


(pp ago, sento de du personoj aŭ efiko de du objektoj) Tia, ke unu el ambaŭ agas, sentas aŭ efikas kontraŭ la dua ĝuste tiel same, kiel la dua kontraŭ la unua: inter virtuloj ekzistas reciproka favoro (X); reciproka amo, konfido, antipatio; reciprokaj insultoj (B).
  • reciproke
    En reciproka maniero: oni ĵetadis al si la ostojn reciproke en la vizaĝon (Z); ili reciproke sin kisis kaj karesis (Z); tiu amo, kiu alligas al si reciproke gepatrojn kaj infanojn (Z); antaŭ nia morto ni kore nin pardonu reciproke; ni promesis al ni reciproke fidelecon (Z); ili komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn (Z).
  • reciproki (tr)
    Reciproke doni, sendi: mi reciprokas viajn bondezirojn; reciproki saluton.
    inter-.
  • reciproko
    (pp nombro) = la inversa nombro.
  • reciprokeco
    Eco de io reciproka: eco de la donacoj, de la malbonaj pritraktoj.

    reciprokx


    Iel rilatitaj:

    rilatx si