relikvo

relikv/o (G)

  1. [RELIGIO] Restaĵo de la korpo de iu sankta persono, aŭ de aĵo posedita de tiu: la kulto de la relikvoj estas komuna al la roma katolikismo kaj al la tibeta budhismo; (f) tiu stranga moro estas relikvo el la antaŭkristana tempo. SIN. sanktrestaĵo.
  1. [EKOLOGIO] Vivulo, biocenozo aŭ medio, pasinte ofta kaj disvastiĝinta, sed iĝinta rara kaj notinde malpli disvastiĝinta: relikvaj specioj ĝenerale vivas en rifuĝejoj. [VIDU] minaci 2, vestiĝo.
  • relikvujo
    Ujo, ofte el multekosta materialo, por enteni relikvon 1.
  • relikvokesto
    Artisme konstruita kesto, ofte en formo de preĝejo, por enteni relikvujon.

    relikvx


    Iel rilatitaj:

    preĝx restx